Miĥail Solovjev

rusa esperantisto kaj juĝisto

Miĥail SOLOVJEV (naskiĝis la 26-an de oktobro 1874, Odeso, la Rusia imperio — mortodato nekonata) estis rusa esperantisto, juĝisto.

Miĥail Solovjev
Persona informo
Naskiĝo 26-an de oktobro 1874 (1874-10-26)
Morto
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantisto numero 1610
vdr

Li naskiĝis la 26-an de oktobro 1874 en Odeso, la Rusia imperio. Solovjev estis prezidanto de Amatora Fotografa Societo en tiu ĉi urbo. Li instruis jurajn sciencojn en gimnazioj ktp. Li iĝis esperantisto en 1889, sub n-ro 411 laŭ la Zamenhofa Adresaro. Li estis prezidanto de Esperanto-Societo en Kiŝinevo de 1913 kaj prezidanto de Esperanto-Societo en Odeso. Li estis UEA-delegito en Kiŝinevo kaj Odeso, poste en Petrovaradin, Jugoslavio, kie li loĝis ekde 1926 en Novi Sad

Li verkis lernolibron kun du vortaroj. En „La Esperantisto“ de W. H. Trompeter li aperigis anekdotojn, versaĵojn, tradukaĵojn, ekz. en 1892 „Tri Palmoj“ de Lermontov; tiu ĉi versaĵo kaj la „Plendo“ estis elektitaj de L.L. Zamenhof por la Fundamenta Krestomatio. Poste aperis de li versaĵoj originalaj kaj tradukaĵoj de Heinrich Heine, Majkov, Lermontov, Vladimir Iliĉ, Aleksandr Puŝkin en „La Revuo“, Literatura Mondo, „Bizantio“, „Heroldo de Esperanto“, „La Suda Stelo“ kaj „Konkordo“.

Referencoj redakti

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Solovjev el la Enciklopedio de Esperanto.