Miamo

urbo de Florido en Usono

Miamo (originala nomo: Miami, proksima prononco: angle [maj-A-mi], hispane, [mi-A-mi]) estas la plej granda urbo de Florido en Usono kaj la metropolo de Antiloj. Administre ĝi estas la centro de la kantono Miami-Dade. La aglomeraĵo de Miamo havas 3 750 000 homojn kaj situas en sudorienta Florido kiel longa, stria urbo (ĉ. 170 x 15 km) inter la maro kaj la granda marĉo de Everglades.

  • loko: 25.71 Norde, 80.30 Okcidente
  • horzono: UTC-5h (-4h de aprilo ĝis oktobro)
Miamo
angle Miami
urbo
Fotomontaĵo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: City of Miami
Kromnomo: Magia Urbo
Federacia ŝtato Florido
Situo Miamo
 - alteco m s. m.
 - koordinatoj 25° 46′ 31″ N 80° 12′ 32″ U / 25.77528 °N, 80.20889 °U / 25.77528; -80.20889 (mapo)
Areo 145,2 km² (14 520 ha)
 - de akvo 52,0 km² (5 200 ha)
 - de aglomeraĵo 2 891 km² (289 100 ha)
 - metropola regiono 15 890 km² (1 589 000 ha)
Loĝantaro 399 457 (2010)
Denseco 4 299,7 loĝ./km²
Fondita 1825
Urbestro Francis X. Suarez (respublikana)
 - City manager Emilio T. Gonzalez (respublikana)
Horzono OT (UTC-5)
 - somera tempo OT (UTC-4)
Poŝtkodo 33010–33299
Situo de urbo en Usono
Situo de urbo en Usono
Situo de urbo en Usono
Situo enkadre de Miamo
Situo enkadre de Miamo
Situo enkadre de Miamo
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Miami
Retpaĝo: www.miami.gov
Map

Urboj en la aglomeraĵo, inter aliaj:

La komerca kaj politika elito de Miamo estas kubanoj, kiuj fuĝis el Kubo antaŭ 60 jaroj kiam la movado de Fidel Castro renversis la reĝimon de Batista en komunista revolucio. La urbo estas efektive dulingva: la angla kaj la hispana lingvo. Eblas vivi bone en Miamo sole en medio hispana.

La urbo kaj la aglomeraĵo estas tre novaj: multo de ĝi estis konstruita post 1960. Kontraste al la grizaj urboj de la nordo (ekz. Novjorko), ne nur la urbo estas nova sed la klimato estas somera (subtropika).

Ekde 1960, Miami ricevis multajn enmigrintojn el Antiloj kaj emeritojn el nordorienta Usono. En la mondo, nur Novjorko havas pli da judoj ol Miamo.

Loĝantoj: Madonna, Shakira, Julio Iglesias, Sylvester Stallone

Famuloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
Panorama vido de la urbocentro vidita el Virginia kajo je 2014