Mica (Dej)

(Alidirektita el Mica (Cluj))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Mica

Mica [mika] (hungare Mikeháza) estas vilaĝo kaj komunuma sidejo en Rumanio oriente de Dej. Ĝi situas proksime de la kunfluejo de la riveroj Someșul Mare kaj Someșul Mic.

Mica
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto Cluj
Alinome Mikeháza (hungare)
Iama hungara departemento Szolnok-Doboka
Situo 47° 9′ N, 23° 56′ O (mapo)47.14805555555623.926111111111Koordinatoj: 47° 9′ N, 23° 56′ O (mapo)
Mica (Dej) (Rumanio)
Mica (Dej) (Rumanio)
DMS
Alto super maro 233 m
Poŝtkodo 407395
Loĝantaro
– komunumo 3.877 (en 2009)
– vilaĝo 684 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 55179
vdr

Loĝantaro redakti

En 1910 ĝi nombris 565 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 827 (rumanoj).

Historio redakti

Ĝia unua skriba mencio estis en 1330. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szolnok-Doboka). Administre Mica iam apartenis al Dej; nun ĝi estas komunumo, al kiu apartenas Dâmbu Mare, Mănăstirea, Nireș, Sânmărghita, Valea Cireșoii kaj Valea Luncii. Mica neniel estas la plej granda el la sep vilaĝoj, Nireș kaj Sânmărghita estas konsiderinde pli loĝataj, sed Mica estas rekte atingebla de ĉiuj tri valoj sur sia teritorio.

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti