Michał Marcin Mioduszewski

Michał Marcin MIODUSZEWSKI (naskita la 16-an de septembro 1787 en Varsovio – mortinta la 30-an de majo 1868 en Krakovo) - pola pastro de la Paroĥanaro de la Misiistoj de S-ta Vincento de Paŭlo, komponisto kaj kolektanto de religiaj kantoj. Li studis filozofion kaj teologion, kaj ordiniĝis pastro, en la pastriĝa lernejo ĉe la Preĝejo de la Sankta Kruco en Varsovio. Li komencis sian karieron instruante en teologiaj lernejoj en Varsovio, Włocławek kaj Krakovo. En la jaroj 1820-1825 li servis kiel direktoro de la Misiista Seminario en Stradom, instruante liturgion, dogmon, kaj gregorian ĉanton. Li instruis teologion ankaŭ ĉe la Jagelona Universitato.

Michał Marcin Mioduszewski
Persona informo
Naskiĝo 16-an de septembro 1787 (1787-09-16)
en Varsovio
Morto 30-an de majo 1868 (1868-05-30) (80-jaraĝa)
en Krakovo
Tombo Tombejo Rakowicki en Krakovo
Ŝtataneco Rusia ImperioRespubliko de Ambaŭ NaciojAŭstra imperio
Okupo
Okupo pastrokomponisto
vdr
Titola paĝo de lia preĝeja kantlibro de 1838

En la sekva jardeko li lanĉis gravan kampanjon por kolekti himnojn, kiu disvolviĝis en la formon de la vasta kaj profunda verko, Śpiewnik kościelny, czyli pieśni nabożne z melodiami w Kościele katolickim używane (1838). Li kontribuis gravege al la disvolviĝo de la pola liturgia muziko, kaj estis la plej grandskala kolektanto de jam ekzistantaj kantoj en Polujo. Li mortis 81-jara en Krakovo, kaj enteriĝis en la tombejo Rakowicki de la misiistaj pastroj.

Fonto redakti

Bazita sur la koncerna artikolo en la pola Vikipedio.