Michael Crichton

usona verkisto, scenaristo, reĝisoro, filmproduktoro kaj kuracisto

John Michael CRICHTON (naskiĝis la 23-an de oktobro 1942 en Ĉikago - mortis la 4-an de novembro 2008 en Los Anĝeleso) estis usona verkisto, scenaristo, reĝisoro, filmproduktoro kaj kuracisto, kiu estis fama pro siaj sciencfikciaj kaj sciencaj romanoj kaj filmoj. Tutmonde li vendis pli ol 150 milionojn da libroj. Multaj el liaj verkoj havas medicinan aŭ sciencan fonon kio reflektas lian edukon. Li estas la aŭtoro de The Andromeda Strain, Congo, Disclosure, Rising Sun, Timeline, State of Fear, Prey, kaj Next. Li ankaŭ kreis la televidan serion Emergency Room, sed li verŝajne plej multe famiĝis pro la libro kaj filmo Jurassic Park. Lia lasta publikigita libro estas Next, sed li ankaŭ planis alian libron por la jaro 2009.

Michael Crichton
Oskar-premiito
Persona informo
Michael Crichton
Naskonomo John Michael Crichton
Naskiĝo 23-an de oktobro 1942 (1942-10-23)
en Ĉikago
Morto 4-an de novembro 2008 (2008-11-04) (66-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso,  Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per limfomo vd
Religio diismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Roslyn vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Harvard Medical School • Universitato Harvard • Harvard College • Roslyn High School vd
Subskribo Michael Crichton
Familio
Edz(in)o Anne-Marie Martin • nekonata valoro • nekonata valoro • nekonata valoro • nekonata valoro vd
Profesio
Alia nomo Michael Douglas • Jeffery Hudson • John Lange vd
Okupo scenaristofilmproduktorofilmreĝisoro • romanisto • kuracisto-verkisto • sciencfikcia verkisto • medical writer • televida produktoro • verkisto • basketbalisto • programisto • reĝisoro vd
Aktiva dum 1966–2008 vd
Verkado
Verkoj Jurassic Park vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Michael Crichton estis la unua de kvar infanoj de la ĵurnalisto John Henderson Crichton kaj ties edzino Zula Miller Crichton. Li pasigis sian junaĝon en Roslyn, Novjorko, kaj havis du fratinojn, Kimberly kaj Catherine, kaj unu pli junan fraton, Douglas. Li studis ĉe la Universitato Harvard (titolo bakalaŭro de socia scienco, 1964) kaj ĉe la Medicina Universitato Harvard (titolo doktoro pri medicino, 1969). Poste li estis docento ĉe la Salk Institute for Biological Studies en La Jolla, San-Diego, Kalifornio. En la jaro 1988 li estis gastaŭtoro ĉe la Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT).

Crichton jam komencis publikigi romanojn kiam li ankoraŭ estis studento. Li tiam uzis la pseŭdonimojn John Lange, tiel aludante sian grandecon de 2,06 metroj, kaj Jeffery Hudson. Li verkis 26 romanojn kaj 11 scenarojn. Multaj de liaj libroj ankaŭ kiel filmo havis grandegan sukceson. Kiel reĝisoro li per Westworld, Coma kaj Runaway faris klasikajn filmojn de tiu ĝenro.

En la jaro 2002 oni nomis en Ĉinio nove trovitan specon de dinosaŭro Crichtonsaurus, tiel honori lin por tio ke li per la libro kaj filmo Jurassic Park tiom popularigis la dinosaŭrojn.

Crichton kvinfoje edziĝis kaj kvarfoje eksedziĝis. Li havis unu filinon. Li mortis 66 jaraĝe je la 4-an de novembro 2008 en Los Anĝeleso pro kancero.

Verkoj redakti

Romanoj redakti

  • 1969 The Andromeda Strain (Andromedo)
  • 1970 Five Patients (Kvin Pacientoj)
  • 1972 The Terminal Man
  • 1976 Eaters of the Dead/The 13th Warrior (Manĝantoj de Mortintoj/La 13a Batalanto)
  • 1979 The Great Train Robbery (La Grando Trajnrabado)
  • 1980 Congo (Kongo)
  • 1987 Sphere (Sfero)
  • 1987 Travels (Vojaĝoj)
  • 1990 Jurassic Park (Ĵurasa Parko)
  • 1992 Rising Sun (Leviĝanta Suno)
  • 1993 Disclosure (Senvualigo)
  • 1995 Lost World (La Forgesita Mondo)
  • 1996 Airframe
  • 1999 Timeline
  • 2002 Prey (Preĝo)
  • 2004 State of Fear (Stato de Timo)
  • 2007 Next (Sekve)

La sekvajn romanojn li skribis sub pseŭdonimo:

  • 1966 Odds On kiel John Lange
  • 1967 Scratch One kiel John Lange
  • 1968 Easy Go kiel John Lange
  • 1968 A Case Of Need kiel Jeffery Hudson
  • 1969 Venom Business kiel John Lange
  • 1969 Zero Cool kiel John Lange
  • 1970 Grave Descend kiel John Lange
  • 1970 Drug Of Choice kiel John Lange
  • 1972 Binary (Binara) kiel John Lange

Filmoj redakti

Reĝio redakti

  • 1972 Pursuit (Televido)
  • 1972 Westworld
  • 1977 Coma
  • 1979 The First Great Train Robbery
  • 1981 Looker
  • 1984 Runaway
  • 1989 Physical Evidence

Scenaro redakti

  • 1970 The Andromeda Strain
  • 1972 Westworld
  • 1973 Extreme Close-Up
  • 1977 Coma
  • 1978 The Great Train Robbery
  • 1981 Looker
  • 1984 Runaway
  • 1993 Jurassic Park
  • 1993 Rising Sun
  • 1994 Emergency Room - kelkaj episodoj
  • 1996 Twister

Filmproduktoro redakti

  • 1994 Disclosure
  • 1994–2008 Emergency Room
  • 1996 Twister
  • 1998 Sphere
  • 1999 Eaters of the Dead
  • 2004 Timeline

Eksteraj ligiloj redakti