Michael Gotthard Fischer

Michael Gotthard(t) FISCHER (naskiĝinta la 3-an de junio 1773 en Alach, mortinta la 12-an de januaro 1829 en Erfurto) estis germana orgenisto kaj komponisto.

Michael Gotthard Fischer
Persona informo
Naskiĝo 3-an de junio 1773 (1773-06-03)
en Alach
Morto 12-an de januaro 1829 (1829-01-12) (55-jaraĝa)
en Erfurto
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioSankta Romia ImperioReĝlando Prusio
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto
vdr

Vivo redakti

Michael Gotthard Fischer estis disĉiplo de Johann Christian Kittel, do disĉiplo-nepo de la majstro Johann Sebastian Bach. Fischer ankaŭ posteulis Kittel ĉe la erfurta Dominikana preĝejo deĵorante krome ĉe la Franciskana preĝejo apude kiel orgenisto. Ekde 1816 li instruis ĉe la Porinstruista seminario la fakojn figurita baso kaj orgenludado; liaj disĉiploj estis i.a.August Gottfried Ritter, Ludwig Ernst Gebhardi kaj Eduard Grell. Pro podagro li devis maldungiĝi orgeniste.

Fischer kreis multajn voĉajn kaj instrumentajn komponaĵojn por solo-instrumentoj, orkestroj etaj kaj grandaj; famiĝis tamen nur liaj pororgenaĵoj.

Verkoj redakti

  • 12 orgenaĵoj (op. 4, Erfurt 1802; kun dediĉo al Kittel)
  • Evangelisches Choral-Melodienbuch vierstimmig ausgesetzt mit Vor- und Zwischen-Spielen, Gotha 1820/1821
  • „Classische Orgelcompositionen zum Studium und zum Gebrauche beim öffentlichen Gottesdienste. Neue correcte Gesammtausgabe“ (9 kajeroj), orgenverkara eldono, Musikalienhandlung von Körner, Erfurt, post 1840 (ĥormelodia libro en tiu ĉi eldono kun redakto de M. A. G. Ritter)

Referencoj redakti

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti