Michael Moore

usona dokumentfilm-faristo kaj aŭtoro

Michael Francis MOORE (n. 23-an de aprilo 1954 en Flint, Michigan, Usono) estas kritika usona dokumentfilm-faristo kaj aŭtoro.

Michael Moore
Oskar-premiito
Persona informo
Naskonomo Michael Francis Moore
Naskiĝo 23-an de aprilo 1954 (1954-04-23) (69-jaraĝa)
en Flint
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj usona angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater University of Michigan–Flint • Universitato de Miĉigano ĉe Dearborn vd
Partio Demokrata Partio vd
Familio
Edz(in)o Kathleen Glynn vd
Profesio
Okupo filmreĝisoro • televida prezentisto • ĵurnalistokomikisto • aŭtobiografo • verkistoscenaristo • filmaktoro • pacaktivisto • filmproduktoro vd
Laborkampo limigo de armiloj vd
Aktiva dum 1989– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Filmoj redakti

Roger kaj mi redakti

Moore famiĝis en 1989 per la filmo Roger and Me, en kiu li prezentis sian hejmurbon Flint (proksime al Detroit), post kiam General Motors la uzinojn fermis kaj translokis al Meksiko, kie ĝi devis multe malpli elspezi por salajroj. Moore ekde tiam estas kalkulita kiel kritikanto de tutmondiĝo.

TV Nation redakti

Inter 1994 kaj 1995li estis moderatoro de satira serio TV Nation, kie li reĝisoris.

Canadian Bacon redakti

En 1995 prezentis Moore la satiran filmon Canadian Bacon (= kanada lardo), en kiu usona politikisto planas militon kontraŭ Kanado, por altigi sian popularecon.

The Big One redakti

En la filmo The Big One estas prezentita lia prelegvojaĝo tra Usono. En tio li akre kritikis la firmaon Nike, ĉar ĝi kudrigas la ŝuojn (je 19 cendoj) en Indonezio kaj pro tio estis amase maldungitaj la laboristoj.

The Awful Truth redakti

En 1999, li sukcese gajnis „Hugh M. Hefner First Amendment Award” en la kategorio arto kaj amuzo, pro reĝisorado.

Bowling For Columbine redakti

En la filmo Bowling For Columbine (2002) li kritikas la rilaton de usonanoj al armiloj (komparu National Rifle Association of America), kiu ebligas masakrojn en lernejoj kiel tiu de Columbine. Li eluzis okazon de premiotransdono por kritiki la trian golfan militon kaj prezidenton George W. Bush.

Fahrenheit 9/11 redakti

En la filmo Fahrenheit 9/11 li esploras la faktojn de la teroratako kontraŭ Usono en 2001.09.11 kaj la rilaton inter politikistoj George W. Bush kaj teroristo Usama bin Laden. La filmo ricevis premion Ora Palmo, la plej altan premion de Festivalo de Cannes. Tiu estis la unua dokumenta filmo ekde 1956, kiu tiun premion ricevis. Fahrenheit 9/11 estas la plej sukcesa dokumenta filmo de ĉiu tempo.

 
Michael Moore

La filmo (post kvereloj de Disney kaj Miramax) ekprezentiĝis la 25-an de junio 2004 en la usonaj kaj kanadaj kinejoj.

Ray Bradbury, aŭtoro de Fahrenheit 451, akuzis Moore, ŝteli la titolon sendemande.

Muzika video redakti

Moore reĝisoris multajn muzikajn videojn, antaŭ ĉio por la politike maldekstra Rokbando Rage Against the Machine, inkluzive la kantojn "Sleep Now in the Fire" kaj "Testify", en kiuj ili ili kritikas la dupartissistemon de usono kaj ankoraŭfoje kaptas la okazon kondamni George Bush. Li estis arestita dum la surbendigo de "Sleep Now in the Fire", kiu filmiĝis sur la Wall Street, ĉar la urbo New York ne donis al Rage Against the Machine permeson ludi tie.

Sicko redakti

Nun laboras Michael Moore pri dokumenta filmo pri la sansistemo kun titolo Sicko.

Kariero kiel aŭtoro redakti

Moore skribis 3 kasoplenigaĵon: Downsize This!, Stupid White Men kaj Dude, Where's My Country? (ambaŭ kritikas la usonan enlandan kaj eksteran politikon). La usona gazeto The New Republic proponis malice liajn librojn kiel "Noam Chomsky por infanoj".

Kritiko redakti

Kritikantoj asertas, ke filmoj de Moore ne estas dokumentaj filmoj, nur surekranigitaj filmoj.

retpaĝoj redakti

Kritikaj paĝoj pri Michael Moore redakti

La oficiala rebato de Moore al kritikantoj redakti