Michał Sędziwój

(Alidirektita el Michael Sendivogius)

Mikaelo Sendivojo (Michaelus Sendivogius, Sendivogius Polonus) (1566-1636) estis pola alkemiisto, filozofo, kuracisto, diplomato, naturalisto, pioniro de la kemio, kiu disvolvis manierojn pri purigado kaj produktado de pluraj acidoj, metaloj kaj diversaj kemiaj komponaĵoj. Li malkovris ke la aero ne estas unu sola substanco kaj enhavas ian substancon revivigan - pli malfrue nomata oksigeno - 170 jaroj antaŭ ol Carl Wilhelm Scheele (1742-1786) kaj Joseph Priestley (1733-1804). Li korekte identigis tiun "nutraĵon de la vivo" kun la gaso eliganta per varmigo el la salpetro.

Michał Sędziwój
(1566-1636)
pola alkemiisto, filozofo kaj kuracisto
pola alkemiisto, filozofo kaj kuracisto
Persona informo
Michał Sędziwój
Naskiĝo 2-a de februaro1566
en Łukowica,  Pollando
Morto 12-a de aŭgusto 1636
en Kravaře ve Slezsku, Sankta Romia Imperio,  Ĉeĥoslovakio
Lingvoj latinapolagermana vd
Ŝtataneco Reĝlando Pollando (1385–1569) • Sankta Romia Imperio vd
Alma mater Universitato de Vieno, Universitato de Altdorf, Universitato de Lepsiko, Universitato de Kembriĝo
Familio
Parencoj Jakob von Eichendorff vd
Profesio
Alia nomo Anonymus Sarmata vd
Okupo alkemiisto • diplomatokemiistokuracisto vd
Aktiva en Prago vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li naskiĝis el nobla familio kiu apartenis al la Klano de Ostojo[1]. Lia patro sendis lin por studi en la Universitato de Krakovo, tamen, Sendivojo vizitis la plejmulton el la Eŭropaj landoj kaj universitatoj: li studis en Vieno, Altdorf, Lepsiko kaj Kembriĝo. Inter lia amikaro troviĝis John Dee (1527-1608) kaj Edward Kelley (1555-1597). Dank'al ĉi tiu lasta, la reĝo Stefano Báthori (1533-1586) interkonsentis pri financado de liaj eksperimentoj. En la jardeko 1590, li estis aktiva en Prago, en la kortego de la liberpensulo Rudolfo la 2-a (1552-1612).

En Pollando, li vizitadis la kortegon de la reĝo Sigismondo la 3-a Vasa (1566-1632) ĉirkaŭ 1600, kaj rapide li tre famiĝis, pro tio ke la pola reĝo estis entuziasmulo pri alkemio kaj eĉ akompanis la eksperimentojn kun Sendivojo. En la Kastelo Vavelo, en Krakovo, la ĉambro kie li plenumis siajn eksperimentojn estas ĝis hodiaŭ konservita. Baldaŭ, la plej konservativaj nobluloj foriĝis de li pro tio ke la reĝo tro multe elspezis pro liaj kemiaj eksperimentoj. La plej praktikaj kampoj de lia laboro en Pollando estis la projekto pri minejoj kaj metalfandejoj. Liaj vaste internaciaj kontaktoj rezultis en diplomatia misio ĉirkaŭ 1600.

En siaj malfruaj jaroj, Sendivojo pasis pli da tempo em Bohemio kaj Moravio (nuna Ĉeĥa Respubliko), kie li estis ricevinta kelkajn proprietaĵojn de la Habsburga imperiestro. Preskaŭ ĉe la fino de sia vivo, Sendivojo stariĝis en Prago, en la kortego de Rudolfo la 2-a, kie li plej famiĝis pro siaj alkemiaj projektoj. Tamen, la Milito de la Tridek jaroj inter 1618-1648 metis finon al la orepoko de la alkemio: la riĉaj patronoj tiam prefere elspezis siajn monojn financante la militon ol pere de kemiaj spekulacioj, kaj Sendivojo mortis en rilativa obskureco.

Selektita verkaro redakti

 
La alkemiisto Mikaelo Sendivojo, pentrita de Jan Matejko.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. La Klano de Ostojo estis potenca grupo da kavaliroj kaj lordoj en la malfrua mezepoka Eŭropo.