Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Michel FRÉSARD (naskiĝis en 1930 en Le Noirmont), estis svisa instruisto, edukisto kaj muzikisto.

Michel Frésard
Persona informo
Naskiĝo 1930
en Le Noirmont, Kantono Ĵuraso, Svislando
Ŝtataneco sviso
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj instruisto, edukisto, muzikisto
Esperantistiĝis en 1953
vdr

Vivo redakti

Li studis en la konservatorio de La Chaux-de-Fonds kaj multajn jarojn poste doktoriĝis pri la franca literaturo.

Li eklernis Esperanton en armea kurso, ĉar somere de 1953 li estis alvokita al sanitara servo (tie li renkontiĝis kun Claude Gacond). Inter la jardekoj de 1960 kaj 1980 li laboris kiel instruisto en Kolombio, unue pri la francaj lingvo kaj literaturo en la svisa lernejo en Bogoto kaj poste, dum dek tri jaroj, pri lingvistiko en la franclingva sekcio de la Fakultato pri Edukado ĉe la ŝtata Universitato de Tunja (departemento Boyacá)[1].

En la 1950-aj jaroj Michel Frésard membriĝis en la junularsekcio de Svisa Esperanto-Societo, kie li kunlaboris por aranĝi ĝiajn unuajn semajnfinojn kaj por pretigi la fondon de EJS. Cetere, li kontribuis al distrado dum Eo-aranĝoj kiel orgenisto, ekzemple dum la skiferioj de EJS en Adelboden.

En 1959 Frésard eksperimente instruis Esperanton al bazlernejanoj en la ĵurasa urbeto Les Bois (dum Claude Gacond faris tion en sia vilaĝo La Sagne).

Reveninte al Svislando el Kolombio, Frésard dum mallonga periodo laboris kiel administranto de Kultura Centro Esperantista ĝis fine de la 1980-aj jaroj, kiam li plene retiriĝis de la profesia vivo kaj ankaǔ de la E-agado[2].

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Radioprelego de Claude Gacond, SRI, 1985, marto 07 kaj 09[rompita ligilo]
  2. Künzli, Andreas (2006); Universalaj lingvoj en Svislando. La Chaux-de-Fonds: Svisa Esperanto-societo