Michele Savonarola

Mikaelo SAVONAROLA (1385-1468) estis itala kuracisto, humanisto, kemiisto, privata kuracisto de Nikolao la 3-a (Este) (1383-1441), Leonello d'Este (1407-1450) kaj Borso d'Este (1413-1471), kies famo disvastiĝis kiel profesoro en la Universitato de Padovo kie li ankaŭ studis. Li estis la unua kiu skribis ke bandaĝoj devas esti metitaj laŭ malstreĉa kaj streĉa kunpremoj dum traktado de kronika vejna nesufiĉo ĉe la kruroj.[1] Li estis avo de la granda dominikana monaĥo Ĝirolamo Savonarola.

Giovanni Michele Savonarola
(1385-1468)
itala kuracisto kaj humanisto
itala kuracisto kaj humanisto
Persona informo
Naskiĝo 1385
en Padovo, Flago-de-Italio.svg Italio
Morto 1468
en Ferrara, Flago-de-Italio.svg Italio
Lingvoj latina lingvoitala lingvo [#]
Alma mater Universitato de Padovo, Universitato de Ferrara
Profesio
Profesio kuracistosciencisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Kiel tre fekunda aŭtoro, tiel li inkluzivis la tutan konon de sia epoko rilate al medicino "de la kapo ĝis la piedoj" (kiel li iam diris) kaj lia verkaro estis riĉa je interesaj observoj rezulte de la praktika sperto.

Kvankam lia latina produktaĵo estis tre ampleksa, Savonarola verkis traktaĵon pri ginekologio ("Ad mulieres Ferrariensis de regimine pregnantium et novitier natorum usque ad septennium") per rimarkinde simpla lingvaĵo. Li estis unu el la malmultaj kiu rekte raportas pri laboro de bebonaskoj kaj vasta priparolado de la temo. Li konis la difinojn pri doloro starigitaj de Galeno kaj Aviceno, tamen li prefere uzis kunaĵon de la sep doloroj, nome, "extendente, comprimente, frangente, stupido, pulsante, fatigante kaj mordicante"[2].[3]

Kun la alveno de la presado lia verkaro kreskis kaj disvastiĝis kaj forte influis ĝis la duono de la 16-a jarcento tiel ke la latinaj frazoj en kiuj Kalimako prezentiĝas kiel kuracisto en la Mandragoro far Niccolò Machiavelli ŝvarmas ekde la "Practica Maior" kaj "De Urinis".

VerkaroRedakti

 
"Pratica maior" libro eldonita en 1561

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Alchemipedia
  2. Streĉanta, kunpremanta, rompiĝanta, sensenca, pulsanta, laciganta kaj mordanta.
  3. In Laudem Hierosolymitani, Iris Shagrir, Roni Ellenblum, Jonathan Simon Christopher Riley-Smith
  4. Historia: Empiricism and Erudition in Early Modern Europe, Gianna Pomata