Microsoft Access
Microsoft Access estas datumbaz-manipulilo (DBM) fare de Microsoft por persona uzo aŭ por etaj entreprenoj. Ĝi apartenas al Microsoft Office. Por pli grandaj datumbazoj estas preferinde uzi aliajn DBM-ojn kiel Microsoft SQL Server, MySQL aŭ Oracle.
Microsoft Access | |
---|---|
Aŭtoro | Microsoft |
Operaciumo | Microsoft Windows |
Programtipo | datumbaz-manipulilo |
Retejo | https://www.microsoft.com/en-us/microsoft-365/access |
Uzeblas kun programlingvoj kiel Visual Basic for Application (VBA) kaj SQL.
Bonegas siaj rilatoj kun aliaj aplikaĵoj de Microsoft Office sed ne estas libera programo kaj ankaŭ ne estas plursistema.