Middelburg (Mpumalanga)
Middelburg (Mpumalanga) estas grandurbo en Sud-Afriko, en provinco Mpumalanga.
Middelburg | |||
---|---|---|---|
urbeto | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 1050 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 25° 46′ S, 29° 27′ O (mapo)-25.76805555555629.454722222222Koordinatoj: 25° 46′ S, 29° 27′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 490 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Middelburg, Mpumalanga [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Areo: 63 km²
- Loĝantaro: 205.403 (en 2012)
- Supermara alteco: 1490 m
- Horzono: UTC +2 h
- Telefonkodo: 013
Geografio redakti
Middelburg (Mpumalanga) situas sur altebenaĵo en la norda parto de la lando. Emalahleni troviĝas 25, Benoni 123, Pretorio 124, Johanesburgo 146, Durbano 477, Port Elizabeth 984, Kaburbo 1396 km.
Historio redakti
Middelburg estis establita kiel Nasareth en 1864. La loknomo estis ŝanĝita en 1872 al Middelburg por marki ĝian situacion duonvoje inter Pretorio kaj la orminadurbo de Lydenburg. La britoj konstruis grandan koncentrejon en Middelburg dum la 2-a kontraŭbura milito, kie multe da homoj mortis.
Ekonomio redakti
Middelburg (Mpumalanga) estas granda industria urbo, kie gravas ankaŭ la terkultivado. La plej grava industria branĉo estas produktado de ŝtaloj. Ankaŭ la turismo evoluas.
Trafiko redakti
El Middelburg (Mpumalanga) la plej grava vojo kuras al Emalahleni, krome estas 4 malpli gravaj vojoj al aliaj direktoj.
Klimato redakti
Middelburg (Mpumalanga) havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 11-21 °C. La varmo en januaro kulminas kaj malkulminas en julio. Jare pluvas iom malpli, ol 700 mm. La pluvo en novembro kulminas. Inter majo-aŭgusto apenaŭ pluvas.
Vidindaĵoj redakti
Fontoj redakti
- Angla Vikipedio
- mapo, distancoj Arkivigite je 2015-05-10 per la retarkivo Wayback Machine
- loĝantaro
- mapo[rompita ligilo]