Mieczysław Mocarski
Mieczysław MOCARSKI (naskiĝinta la 5-an de februaro 1935 en Lieĝo) estas pola akordionisto, kiu interalie parolas Esperanton.
Mieczysław Mocarski | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de februaro 1935 (89-jaraĝa) en Lieĝo |
Lingvoj | Esperanto • pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Li ekis ludi tirharmonikon kiel 12-jaraĝulo kaj frekventis la Ŝtatan Muziklernejon en Pollando, por akiri en la 1961-a jaro ĉe la muzikaltlernejo diplomon. En lia kariero li muzikis en sinfoniorkestro kaj en varsovia arme-orkestro. Krome li iĝis klarnetisto en la "Filharmonio de la Gigantmontaro" gvidante ĵazbandegon dume.
Kiel muzikinstruisto gimnazia li lernigis ludon de tirharmoniko, klarneto kaj saksofono kaj direktis folkloran ensemblon de 200 personoj en Wałbrzych.
La pensiulo daŭre ludas publike ĉe iaj ajn festoj kiel solisto raviganta la aŭskultantaron per larĝa repertuaro de popola muziko, modkantoj, opero kaj opereto. La akordiono de li ekde jardekoj ŝatata estas la modelo "Imperator V" de la firmao Hohner.
Eksteraj ligiloj redakti
- Folklora muzikrondego Zespół Pieśni i Tańca "Wałbrzych", kiun estris ankaŭ Mocarski.
- Foto de la muzikisto.
- Pri la tirharmonika modelo "Imperator V" de la firmao Hohner.
- Fakula interŝanĝo de opinioj pri "Imperator V". germane
- Historio de ĵazbandego en Jawor kun la mencio de Mocarski. Arkivigite je 2013-03-04 per la retarkivo Wayback Machine pole