Migranta Plumo
poemaro de Julio Baghy
Migranta Plumo [1] estas poemaro kaj novelaro verkitaj de Julio Baghy. La 158-paĝa libro estas publikigita en Budapeŝto en la jaro 1929 fare de Hungarlanda Esperanto Societo. Dua eldono aperis en 2018 ĉe Ars Libri el Lublino.
Migranta Plumo | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Julio Baghy | |
Eldonjaro | 1929 | |
Urbo | Budapeŝto | |
Eldoninto | Hungarlanda Esperanto-Societo | |
Paĝoj | 158 | |
EnhavoRedakti
La libro konsistas el poemoj, noveloj, kaj teatraĵoj. Inter la teatraĵoj estas la traduko de la mallonga teatraĵo Vinrikolto en Badaĉon, originale verkita en la hungara lingvo de Viktor Géza Lányi.
Jen la plena enhavo:
- 8 poemoj:
- Sentitola prologo (“Se venteg’ de l’ vivo muĝas,”)
- Al kavaliroj de la paco (“Kavaliroj de l' Tutmonda Paco,”)
- Printempa kanto (“Radioj ludas sur la bordo…”)
- Febrosonĝa nokto (“Kiam la nokt' bruligas stelomeĉojn”)
- Ŝiriĝis kordo (“Ŝiriĝis kord’ de l’ kora lir’ hodiaŭ”)
- Dormu, mia kor‘ (“Onde onda ringo, ringe ringa ondo”)
- Mia amo (“Entomba sento estas mia am’”; kanto, laŭ muziko de Mihaelo Sároŝi)
- Al filoj de Kaino (“Filoj de Kaino kun la stigmo,”)
- 9 noveloj:
- Feodor Nikolaeviĉ Felŝov
- Nigra kristnasko
- Nur nature!
- Praktika instrumetodo
- La ŝuflikisto
- Fraŭlino Degel
- La ombro de l’ patro. Subtitolita: “El Taglibro de Frenezulo”
- Sinjoro Melonkapo
- Zumas la samovaro
- 3 teatraĵoj:
- Samumo
- Vinrikolto en Badaĉon (tradukaĵo)
- En maskobalo
RecenzojRedakti
|
|
ReferencojRedakti
- ↑ tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto, Historio de Esperanto (Léon Courtinat) kaj ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, paĝo 95
Eksteraj ligilojRedakti
- Migranta Plumo (esperante). Literaturo.org. (plena teksto de la libro)
- Enciklopedio de Esperanto/M en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).
- Katalogo de CDELI
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo de Kataluna Esperanto-Asocio
- Katalogo de Nacia Biblioteko de Esperanto
- Katalogo de Universitato de Amsterdamo