Miguel Ángel Sancho

hispana esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Miguel Ángel SANCHO PARDO (Madrido, 1963) estas hispana esperantisto. Li estis prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio.

Miguel Ángel Sancho
Persona informo
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li studis filozofion en la Universitato Complutense, kie li fakiĝis pri Logiko.

Li laboris en entreprenoj de teknologio, kaj kun aliaj kolegoj kunkreis la firmaon Spinmedia, kiu interalie okupiĝas pri la prezento de balot-rezultoj en Hispanio, Argentinio kaj Venezuelo, kaj pri la kreado de publikaĵoj en Interreto. Nun li fakas specife pri tio lasta kaj estras tiajn projektojn kiel direktoro de produktado.

Miguel Ángel Sancho esperantistiĝis en 1981. Li estis prezidanto de la junulara asocio HEJS de fine de la 80-aj jaroj. Poste li estis prezidanto de HEF de 1997 ĝis 2004, periodo dum kiu HEF partoprenis la lingvofoiron Expolingua en Madrido, inter 1999 kaj 2005. Li estas la kunordiganto de la reta agado de HEF de 1995.

Li kontribuis al la kolektiva libro Pandemonio (1987).