Miguel BARNET Lanza (Havano, 28 de Januaro 1940), estas kuba poeto, romanisto, eseisto, etnologo kaj politikisto, prezidanto de la verkisto unio Unión de Escritores y Artistas de Cuba (2007) kaj de la Fondaĵo Fernando Ortiz. Li estas krome membro de la Centra Komitato de la Kuba Komunista Partio, deputito de la Asamblea Nacional (parlamento) kaj membro de la Konsilio de Ŝtato. Li estas konata ĉefe pro sia atesto-romano Biografía de un cimarrón (1966), estas unu de la plej sukcesaj kubaj verkistj sur internacia nivelo, kaj liaj verkoj estis tradukitaj al variaj lingvoj. En 1994 li ricevis la Nacian Premion de Literaturo de Kubo.

Miguel Barnet
Persona informo
Miguel Ángel Barnet Lanza
Naskonomo Miguel Ángel Barnet Lanza
Naskiĝo 28-an de januaro 1940 (1940-01-28) (84-jaraĝa)
en Havano
Lingvoj hispana vd
Loĝloko Havano vd
Ŝtataneco Kubo vd
Alma mater Universitato de Havano vd
Profesio
Okupo poeto • verkistopolitikisto vd
Verkado
Verkoj Q30310857 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Ankoraŭ juna, li kunlaboris kun Alejo Carpentier en la Nacia Presejo de Kubo kaj kun Nicolás Guillén en la Unión de Escritores y Artistas de Cuba. Li dediĉis sin al etnologio kaj verkis scenarojn de variaj dokumentaj filmoj kaj de la konata kubaj filmoj "Gallego", bazita sur sia samnoma romano kaj "La Bella del Alhambra", inspirita en sia romano Canción de Rachel kaj premiita en la Internacia Filmfestivalo en Havano, same kiel en aliaj internaciaj festivaloj. Tiu filmo ricevis la Goja-premion en Hispanio, en 1990, al la plej bonkvalita eksterlanda filmo de hispana lingvo.

Li partoprenis en kongresoj, literaturaj konferencoj, deklamado de poemoj, kaj prelegis en universitatoj de Eŭropo, Usono, Latinameriko kaj Afriko. Li estas fakulo pri la kuba muziko, pri kio verkis kaj prelegis internacie.

Obra redakti

Romanoj redakti

  • Biografía de un cimarrón (1966)
  • Canción de Rachel (1969)
  • Gallego (1983)
  • La vida real (1986)
  • Oficio de ángel (1989)
  • Un cubano en Nueva York (1990)

Poezio redakti

  • La piedrafina y el pavorreal (1963)
  • Isla de güijes (1964)
  • La sagrada familia (1967)
  • Orikis y otros poemas (1980)
  • Carta de noche (1982)
  • Viendo mi vida pasar (antología, 1987)
  • Mapa del tiempo (1989)
  • Poemas chinos (1993)
  • Con pies de gato (antología, 1993)
  • Actas del final (2000)

Eseo kaj etnologio redakti

  • Akeké y la Jutía. Fábulas cubanas
  • Cultos Afrocubanos. La Regla de Ocha. La Regla de Palo Monte (1995)
  • La fuente viva (1998)
  • Cimarrón: Historia de un esclavo