Miguel DELIBES (naskiĝis la 17an de oktobro 1920 en Valladolid, mortis la 12an de marto 2010 samloke) estis hispana verkisto.

Miguel Delibes
Persona informo
Aliaj nomoj Max
Naskiĝo 17-an de oktobro 1920 (1920-10-17)
en Murcio
Morto 12-an de marto 2010 (2010-03-12) (89-jaraĝa)
en Valadolido
Mortokialo kojlorektuma kancero
Tombo Panteón de Vallisoletanos Ilustres
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Valadolido
Subskribo Miguel Delibes
Familio
Infanoj Miguel Delibes de Castro • Germán Delibes de Castro
Parencoj Léo Delibes
Alicia Delibes Liniers
Jaime Gil de Biedma
Okupo
Okupo verkisto • romanisto • ĵurnalistoadvokato
Verkoj El hereje
El camino
Los santos inocentes
Q105979825
TTT
Retejo http://www.fundacionmigueldelibes.es/
http://fondomigueldelibes.fundacionmigueldelibes.es/
vdr

Biografio redakti

Li studis juron kaj ekonomion kaj laboris ekde 1945 kiel profesoro pri komerca juro en la universitato de Valladolid. Samtempe li dediĉis sin al la verkado kaj al ĵurnalismaj agadoj. Estis liaj ŝatokupoj promenado tra kamparo, observado kaj ĝuo de la naturo kaj ĉasado. Li elstaris pro siaj ekologiaj vidpunktoj kaj unu filo lia okupis gravajn postenojn tiufake. Li estis membro de la Real Academia Española.

Je la morto de Delibes ĉefe lia urbo Valadolido, sed ankaŭ la tuta lando bedaŭris la morton de tiu tiom simpatia homo.

Verkaro redakti

La verkaro de Delibes kun multe da humuro karakterizas la vivon de la homoj en la nuntempa Hispanio. Nome li volis ĉiam kontrastigi la tipan deĉiaman kamparan kulturon de Kastilio kun la nova moderna stilvivo propra de urboj; tio videblas ekzemple en "El camino" aŭ "La vojo" kie infano forironta urben rememoras sian naturecan vivon aŭ en "El disputado voto del señor Cayo" aŭ "La pridisputota voĉdonado de s-ro Kajo" kie du kontraŭaj politikistoj venas dum balota kampanjo gajni la apogon de la ununura loĝanto de preskaŭ dezerta vilaĝeto. En lia lingvaĵo abundas eroj de la kastilia lingvo, kiun li volas gardi por la posteularo.

En la jaro 1947 li pro sia verko La sombra del ciprés es alargada gajnis la Premion Nadal kaj en 1993 li gajnis la Premion Cervantes. Almenaŭ sep el ties romanoj estis adaptitaj al filmoj kaj Cinco horas con Mario al teatro fame ludita de la hispana aktorino Lola Herrera, kiu siavice estis ĉefrolulino de filmo Función de noche pri siaj parproblemoj kun sia edzo dum la epoko de tiu teatroludado tra la tuta Hispanio.

Listo de verkoj redakti

En Esperanto redakti

Lia romano Señora de rojo sobre fondo gris estis tradukita al Esperanto en aprilo 2023, kun la titolo Sinjorino en ruĝo sur griza fono[1]. La tradukisto estis Antonio Valén.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti