Mihály Hajós [mihAj hajOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hajós Mihály estis hungara advokato, notario. Lia nobela antaŭnomo estis kakasdi [kakaŝdi], lia nepo estis Ferenc Hajós.

Mihály Hajós
Pentraĵo pri Mihály Hajós
Pentraĵo pri Mihály Hajós
Persona informo
Naskiĝo la  15-an de septembro 1836(nun 1836-09-15)
en Kolozs (Transilvanio, Aŭstra Imperio)
Morto la 10-an de aŭgusto 1912
en Alsólendva (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akvokato
vdr

Mihály Hajós[1] naskiĝis la 15-an de septembro 1836 en Kolozs (Transilvanio, Aŭstra Imperio, nuntempa Cojocna en Rumanio), li mortis la 10-an de aŭgusto 1912 en Alsólendva (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Lendava en Slovakio).

Biografio redakti

Mihály Hajós akiris juran diplomon, poste li estis advokato. Inter 1863 kaj 1872 li estis notario en Tapolca. En la urbeto estis agema kaj fervora homo, ekzemple li fondis la memservan fajrobrigadon. En 1872 distrikta juĝejo estis establita en Alsólendva, kie Hajós akiris postenon kaj ankaŭ tie li fervoris. Li establis fajrobrigadon, strebis por la fervoja linio, la lokaj sportoj kaj ŝparkaso, ktp. Li ricevis la titolon reĝa konsilisto kaj de la urbo eternan membrecon en la urba urbestraro. Li havis edzinon.

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Lendava (2003)

Fontoj redakti

Referencoj redakti