HAVI Mihály [havi] Hidegh estis hungara kantista aktoro (tenoro), teatrestro, tradukisto, redaktoro naskita en Gyergyószentmiklós la 26-an de junio 1810 kaj mortinta en Pest la 7-an de aprilo 1864.

Kariero redakti

Mihály Havi debutis en 1835 en Várszínház de Buda, en jaroj 1837–40 li estis ĥoristo en la Pesti Magyar Színház, en jaroj 1840–43 li elpaŝis ankaŭ kiel kantisto en la Nacia Teatro (Pest). Li ludis ankaŭ en migraj trupoj en Szabadka, Szeged, Pécs, Kassa, Győr, Arad, Kolozsvár. En 1847 li kune kun la ensemblo de József Szabó (teatrestro) trairis Eŭropon. En 1860 en Bukareŝto ili prezentis la operon de Erkel Hunyadi László. Li tradukis prozojn kaj muzikverkojn kaj redaktis la gazeton Kolozsvári Színházi Közlöny (1859–1860).

Trupanoj de Havi (elekto) redakti

El liaj roloj redakti

Fonto redakti

  • Magyar Színházművészeti Lexikon