Malfermi la ĉefan menuon

Mihály Nyéky [mihAj njEki], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Nyéky Mihály estis hungara oficisto, teatrestro.

Mihály Nyéky

Mihály Nyéky [1] naskiĝis en 1789, li mortis la 7-an de decembro 1862 en Pest (urbo).

BiografioRedakti

Mihály Nyéky post lernado li laboris en administrado de municipo Pest, baldaŭ li akiris la rangon reĝa municipa konsilisto. Li estis ankaŭ komitatano de Nacia Teatro de Pest. En la jaro 1854 li transprenis gvidadon de la Teatro kelkajn monatojn. Li faris la samon inter 18601862, sed pro malsano kune kun Ede Szigligeti. Nyéky multe strebis por prezenti verkojn de Jacques Offenbach.

FontojRedakti