Mihály Ráduly, laŭ hungarlingve kutima nomordo Ráduly Mihály estas hungara saksofonisto, flutisto, kelnero. Lia patro estis cigana muzikisto.

Mihály Ráduly
Mihály Ráduly
Mihály Ráduly
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1944 (1944-01-25) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo saksofonisto • flutisto
vdr
Mihály Ráduly (maldekstre)

Mihály Ráduly[1] naskiĝis la 25-an de januaro 1944 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Mihály Ráduly komencis violonadi en aĝo 8, sed post 7 jaroj kiel gimnaziano li forlasis la lernadon kaj interesiĝis pri saksofono. Post la deviga soldatservo li akiris permesilon pri saksofonisto, poste li muzikadis en amuzejo. Li aliĝis ankaŭ al pluraj muzikgrupoj, ekzemple orkestro de Aladár Pege kaj Syrius. Ili muzikadis ĉefe ĵazojn. Tiu muziko furoris en turneo en Aŭstralio. En 1970 li akiris stipendion, li studis en Bostono ekde 1973. Li tiel decidis, ke li restas en Usono. Li parte estis kelnero, parte muzikisto, sed en la fruaj 1980-aj jaroj li forlasis la muzikon. En 2007 li pensiuliĝis, poste li hejmenvenis. Li ricevis hungaran premion en 2015.

Lia filma rolo redakti

  • Dolina (2007)

Fontoj redakti

Referencoj redakti