Mihály Sághy (abelbredisto)

abelbredisto

Mihály Sághy [mihAj ŝAgi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sághy Mihály estis hungara agronomo, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis sági [ŝAgi], lia familia nomvarianto estis Saághy.

Mihály Sághy
Persona informo
Naskiĝo la  9-an de aprilo 1820(nun 1820-04-09)
en Hungario Németújvár (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 5-an de decembro 1875
en Hungario Kámon (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Familio
Infano István Saághy
Okupo
Okupo terposedantoabelisto
vdr

Mihály Sághy[1] naskiĝis la 9-an de aprilo 1820 en Németújvár (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Güssing en Aŭstrio), li mortis la 5-an de decembro 1875 en Kámon (nuntempa urboparto de Szombathely).

Biografio redakti

Mihály Sághy laboris en la familia bieno kaj li havis postenon en la departementa agronomia organizaĵo. Li ankaŭ bredadis abelojn, estis li, kiu portis abelojn el Italio en 1853. Li komencis planti arbojn en la 1860-aj jaroj. Tio estis ĝermo de la arboreto, ankaŭ nun videbla. Li ofte verkis artikolojn pri la abelbredado inter 1854 – 1874. Lia filo fondis la arboreton en Kámon-Szombathely.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Méhész-naptár (1856)
  • Javaslat a méhészet ügyében (1857)
  • Adalék a méhészethez, Alapszabályok, Rajbefogás, A rajzás előjelei, A gyümölcsfák korai virágzásának meggátlásáról (1862)
  • A magyar méhészeti egyletek képviselése a központban (1873)

Memorigiloj redakti

  • ligna skulptaĵo en Szombathely-Kámon (1920)[2]

Fontoj redakti

Referencoj redakti