Mihály Sebestyén (aktoro)

Mihály Sebestyén [mihAj ŝebeŝtjEn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sebestyén Mihály estis hungara aktoro, bonvivanto, teatrestro, altlerneja instruisto. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Stern Miksa, liaj fratoj estis Géza Sebestyén (aktoro) kaj Jenő Sebestyén (aktoro).

Mihály Sebestyén
Persona informo
Naskonomo Stern Miksa
Naskiĝo 2-an de marto 1893 (1893-03-02)
en Budapeŝto
Morto 2-an de novembro 1977 (1977-11-02) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Frat(in)oj Géza Sebestyén • Dezső Sebestyén • Jenő Sebestyén (aktoro) • Béla Sebestyén
Okupo
Okupo aktoroteatrestro • universitata instruisto
vdr

Miksa Stern[1] naskiĝis la 2-an de marto 1893 en Budapeŝto, li mortis la 2-an de novembro 1977 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Mihály Sebestyén devenis el juda familio. Li akiris aktoran diplomon en Reĝa Teatra Akademio en 1915. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro de Miskolc, inter 1916-1918 li ludis en Temeŝvaro. Li apartenis al Teatro Magyar (1919–1922), inter 1926-1939 li estis teatrestro de Teatro de Miskolc, poste pro la kontraŭjudaj leĝoj li estis neglektita. Post la 2-a mondmilito li vivtenis sin el forvendadoj de siaj kolektitaj libroj, inter 19511963 li instruis en la akademio (tiam jam levita altlernejo). Li edziĝis en 1925.

Fontoj redakti

Referencoj redakti