Mihály T. Révész

Mihály T. Révész [mihAj tE rEvEs], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Révész Tamás Mihály estas hungara juristo, altlerneja instruisto.

Mihály T. Révész
Mihály Révész T.
Mihály Révész T.
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1945 (1945-12-06) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo historiisto • universitata instruisto
vdr

Mihály T. Révész[1] naskiĝis la 6-an de decembro 1945 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Mihály T. Révész akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1970. Post 3 jaroj li plustudis en Universitato de Strasburgo. Iom poste li instruis en la Universitato Loránd Eötvös, pli malofte en aliaj hungaraj universitatoj. En 1979 li akiris la sciencan gradon Ph.D., samtempe li kandidatiĝis ĉe Hungara Scienca Akademio (CSc). En 1980 li atingis la instruan rangon docento, li estis katedrestro inter 1983 kaj 1996. Li estis katedrestro ankaŭ en Universitato István Széchenyi.

Politika kariero redakti

Dum la socialismo inter 1968-1988 li estis membro de Hungara Socialista Laborista Partio. Inter 1994-1996 li estis konsilisto de Gyula Horn. Inter 1996-2000 li estis la unua gvidanto de la kuntirita Hungara Radio kaj Hungara Televizio, inter 2005-2010 li estis gvidanto de Kastelo de Gödöllő.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A központi állami ellenőrzés szervezetének kialakulása Magyarországon 1867 után (1971)
  • Sajtójog a dualista Magyarország első esztendeiben (1978)
  • A sajtószabadság érvényesülése Magyarországon 1867–1875 (1986)
  • Deák Ferenc sajtópolitikája a reformkorban (2003)
  • Magyar alkotmánytörténet (kunaŭtoro, 1995, 1996, 1998, 1999, 2001, 2002, 2003)
  • Magyar jogtörténet (kunaŭtoro, 1996, 1997, 1999, 2003, 2004, 2007)
  • A jogalkotók és a nemzetiségi jogok Magyarországon, 1790-1944 (2013)

Fontoj redakti

Referencoj redakti