Mihály Tabányi [mihAj tabAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tabányi Mihály estis hungara akordionisto, ĵazmuzikisto.

Mihály Tabányi
Mihály Tabányi en 2011
Mihály Tabányi en 2011
Persona informo
Naskiĝo 1-an de februaro 1921 (1921-02-01)
en Pilis
Morto 2-an de julio 2019 (2019-07-02) (98-jaraĝa)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo muzikisto • muzikinstrumentisto • ĵazmuzikisto
vdr

Mihály Tabányi[1] naskiĝis la 1-an de februaro 1921 en Pilis, li mortis la 3-an de julio 2019.

Biografio redakti

Mihály Tabányi aĝis 5, kiam li komencis violonadi, en aĝo 7 akordionadi, en aĝo 8 pianadi. Li studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt, sed tiam mankis instruado de akordiono, tial li praktikadis per orgeno kaj kontrabaso. En 1942 li estis elektita reĝo de akordiono, en la sama jaro olimpika ĉampiono pri akordiono. Li ofte muzikadis kune kun György Cziffra, krome li fondis ankaŭ triopon. Depost la 2-a mondmilito la triopo iĝis okopo. Ekzemple okopano estis Aladár Pege kaj László Turán. En 1946 li ricevis muzikistan kontrakton en Svislando, inter 1949-1956 li muzikadis en signifa amuzejo en Budapeŝto, poste li muzikadis en Prago, Karlovy Vary, Sovetunio, ekde 1960 en Okcidenta Germanio. En la sekvaj jardekoj li turneis en diversaj landoj aŭ li instruis private en Hungario. Li ricevis premiojn inter 1942–2012.

Elektitaj koncertoj redakti

  • Usono (1976)
  • Budapeŝto (2009)
  • Szolnok (2013, adiaŭa koncerto)

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • Argentin tangó
  • Harmonikakeringő
  • Koncert keringő

Lia filma rolo redakti

  • Én, a kém (2002) - violonisto

Aŭdu ankaŭ redakti

Memorigiloj redakti

  • premio "Tabányi Mihály" estis fondita en 2017

Fontoj redakti

Referencoj redakti