Mihai Bravu (Roșiori)
komunumo en Rumanio
(Alidirektita el Mihai Bravu)
Mihai Bravu (hungare Félegyházi Újtelep) estas vilaĝo en Rumanio administre apartenenta al Roșiori (Bihor).
Historio redakti
La loĝantaro estis koloniigita tien post la Unua mondmilito. Ĝi fariĝis memstara en 1956 kun 1 380 loĝantoj.
Eventoj redakti
La 7-an de septembro 1940 dum masakro farita de hungaraj soldatoj estis mortpafitaj 20 rumanaj kamparanoj, inter ili du infanoj.
Loĝantaro redakti
Laŭ la censo de 2002 ĝi havis 1 127 loĝantojn, el kiu 9 estis hungaroj.
Fontoj redakti
- Rumana vikipedio
- Hungara vikipedio