Mihai Eminescu

rumana verkisto

Mihai EMINESCU [mihaj' eminesku] (realnome Mihail EMINOVICI; naskiĝis la 15-an de januaro 1850 en Ipotești, norda Moldavio; mortis la 15-an de junio 1889 en Bukareŝto) estis rumana poeto, unu el la lastaj el la romantikaj poetoj, kaj la plej granda kaj plej konata rumana poeto.

Mihai Eminescu
Persona informo
Mihai Eminescu
Михай Эминеску
Naskonomo Михай Эмин
Naskiĝo 15-an de januaro 1850 (1850-01-15)
en Botoșani
Morto 15-an de junio 1889 (1889-06-15) (39-jaraĝa)
en Bukareŝto,  Reĝlando Rumanio
Tombo Tombejo Bellu vd
Lingvoj rumanagermana vd
Loĝloko Botoșani vd
Ŝtataneco Princlando MoldavioUnuiĝintaj PrinclandojReĝlando Rumanio vd
Alma mater Universitato de Vieno vd
Subskribo Mihai Eminescu
Familio
Patro Gheorghe Eminovici vd
Patrino Raluca Eminovic vd
Gefratoj Henriette Eminescu • Matei Eminescu vd
Edz(in)o
Amkunulo Veronica Titilimonte vd
Profesio
Okupo aktoro • prozisto • ĵurnalistobibliotekisto • eseisto • verkisto • poeto • politikisto vd
Aktiva dum 1866– vd
Verkado
Verkoj Luceafărul vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Rumana monbileto kun la valoro de mil leo portanta la bildon de Eminescu
Eminescu kaj lia genealogia arbo sur stampo de la Respubliko de Moldavio
Eminescu kaj liaj parencoj, konatuloj kaj partneroj sur poŝtmarkoj de la Respubliko de Moldavio, produktitaj en la 150-a jaro da lia naskiĝo
Tombo de Aminsko en la Bellu Tombejo en Bukareŝto

Inter liaj plej konataj kantoj: La Tagiĝo-Stelo (Luceafărul), En ni restas nur unu soleca sopiro (Mai am un singur dor), kaj la Kvin Leteroj (Scrisori).

De 1869 ĝis 1874 li studis filozofion en Vieno kaj Berlino. Reveninte en Rumanion li vivtenis sin i.a. kiel ĵurnalisto, instruisto kaj direktoro de biblioteko.

Per sia verkaro, konsistanta el rakontoj, poemoj, fabeloj kaj eseoj, li esence kontribuis al la mondvasta agnosko de la rumana literaturo.

La tilio estas la plej ŝatata arbo de Eminescu en lia verko kaj aperas en ĝi multfoje. Kutima sceno estas de amantoj kiuj kuŝas sub la tilio kaj la floroj falas sur ilin, kovras ilin kaj flaras la aeron.

Biografio redakti

Familio redakti

La patro estis Gheorghe Eminescu el Călinești, rumana vilaĝo en la distrikto Suceava, Bukovino, kiu tiam estis en la Aŭstra Imperio.

Verkoj redakti

  • Sărmanul Dionis, Kompatinda Dionizo
  • Călin, file din poveste (1876)
  • Cezara (1876)
  • Scrisorile (1881)
  • Luceafărul (1883)
  • Panorama deșertăciunilor (eld. 1903)

En Esperanto aperis redakti

  • Luĉifero. Trad.: Jozefo Petrin. San Francisco: California Publishing Company, 1998
  • La Vesperstel’ / Luceafărul. Trad.: Jozefo E. Nagy. Berkeley: Bero, 2000
  • Eminescu en Esperanto. Poeziaĵoj. Diversaj tradukintoj. Timișoara: Mirton, 2001; dua eldono, 2005

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti