Mika Pauli HÄKKINEN (finna prononco laŭ IPA ['mika 'hæk:inen], esperanta prononco proksimuma mika hakinen), naskita la 28-an de septembro 1968 en Vantaa, estas finna aŭtosportisto, dufoja monda ĉampiono de la konkursa kategorio Formulo Unu.

Mika Häkkinen
Persona informo
Naskonomo Mika Pauli Häkkinen
Naskiĝo 28-an de septembro 1968 (1968-09-28) (55-jaraĝa)
en Vantaa
Loĝloko VantaaMonako
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo piloto de F1 • aŭtosportisto
vdr

Aŭtadon Häkkinen komencis jam infanaĝe veturigante kart-aŭtetojn, sed publikan famon li atingis en 1990 gajninte la unuan premion en la konkursoj de Brita Formulo Tri. El F3 li transiris rekte al F1. En tiu klaso li ŝoforis du jarojn (1991-1992) por la teamo Lotus. Lia pinta atingo tiam estis la 8-a loko en la monda ĉampionado de 1992. Ekde 1993 ĝis 2001 li veturigis aŭtojn de la McLaren-teamo (kun motoroj de Ford en 1993, Peugeot en 1994 kaj Mercedes-Benz poste), kaj liaj plej bonaj pozicioj estis du sinsekvaj mondĉampionaj rangoj en 1998 kaj 1999. Lia lasta jaro en F1 estis 2001.

En 2004 li planis revenon al Formulo Unu, sed ne atinginte kontentigan kontrakton kun iu teamo, li anstataŭe reaperis en la aŭtovetkura sporto debutante en la german-devena konkura serio DTM. Li ŝoforis en 2005 por firmao Mercedes-Benz, kaj atingis en la serio la kvinan pozicion. En 2006 li reaperis en DTM, en la sama teamo.

Häkkinen vivas en Monako kun siaj edzino Erja Häkkinen (denaske Honkanen, n. 1961), filo Hugo (2000) kaj filino Aina (2005).