Miĥael Giŝpling
Mikaelo Giŝpling (ruse Гишплинг Михаил Яковлевич, naskiĝis en 1924 (Irkutsk), mortis la 26-an de septembro 2017 (Jerusalemo)) estis rusia kaj sovetia esperantisto, poste israelano. Esperantistiĝis en 1943. Giŝpling estis inĝeniero-kemiisto jam en Moskvo. En 1957 Li fondis kaj gvidis Moskvan junularan Esperanto-klubon "Fajrero". Li ankaŭ estis poeto, kiu apartenis al la Moskva skolo de Esperanto-poezio. En la 1980-aj jaroj li reaktiviĝis kaj publikigis en gazetoj, kiel Fonto, Monato kaj La Ondo de Esperanto. Li ricevis premiojn en Belartaj Konkursoj de UEA kaj Liro.
Miĥael Giŝpling | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1923 |
Morto | 1-an de januaro 2017 (93-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Sovetunio Rusio Israelo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Giŝpling estis kvinfoje premiita ĉe Belartaj Konkursoj pri poezio: 1-a premio en 2000, 2004, 2008; 2-a kaj Honora mencio en 2004. Ekde 2000 li estis FD (Faka Delegito) pri poezio en Jerusalemo.
Verkoj
redaktiPoeziaj libroj, verkitaj de li:
- 1994 : El sisma zono
- 1999 : Eola harpo
- 2003 : Tie ĉi tie
- 2008 : Vespere
Poemoj
redaktiVidu ankaŭ
redakti
Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro. |