Mikaelo Teleki

(Alidirektita el Mikaelo Teleki (patro))

TELEKI Mihály széki, grafo estis hungara politikisto, kanceliero de Transilvanujo, prozverkisto naskita en Varado, ĉirkaŭ en 1634 kaj mortinta en Zernyest la 21-an de aŭgusto 1690. Li estis la patro de grandbienulo, taglibroverkisto Mikaelo Teleki.

Mikaelo Teleki
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1633 (1633-11-30)
en Oradea
Morto 21-an de aŭgusto 1690 (1690-08-21) (56-jaraĝa)
en Zărnești
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Princlando Transilvanio
Familio
Patro János Teleki de Szék
Patrino Anna Bornemisza de Berhida et Petrilin
Infanoj Alexander Teleki • László Teleki • Erzsébet, Gräfin Teleki de Szek • Mihály Teleki • Zsuzsanna, Gräfin Teleki de Szék • Pál, Graf Teleki de Szék
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Biografio redakti

Mikaelo Teleki estis paĝio de Georgo Rákóczi la 1-a, en 1657 korpgardist-kapitano de Georgo Rákóczi la 2-a, poŝtmajstro. Li estis adepto de Johano Kemény. Post la batalo de Nagyszöllős (1662) li servis la reganton Apafi la 1-a. Li rapide iĝis grava politikisto. En 1672 li estis kapitano de Kővár, ekde 1679 la ĉefa konsilanto de la reganto. Li turnis sin al kortego de Vieno kaj en 1695 li ricevis la titolon grafo de Leopoldo la 1-a. En 1688 generalo Antonio Caraffa devigis lin fari deklaracion de submetiĝo. Li mortis en la batalo de Zernyest, kie li luktis kun sikulaj militrupoj ĉe la flanko de generalo de Aŭstrio, Donathus Heissler kontraŭ la milittrupoj de Emeriko Thököly. Li herdigis grandegan havaĵon al siaj posteuloj.

Verkoj redakti

  • Teleki Mihály levelezése (I-VIII. Sajtó alá rendezte Gergely Sámuel, Bp., 1905 – 26).

Literaturo redakti

  • Sziládi Károly: T. M. (Kecskemét, 1887);
  • Balló István: T. M. (Csíksomlyói gimn. ért.-je, 1903 és 1904).
  • Jókai Mór: Erdély aranykora, romano, (Bp., 1851);
  • Mikszáth Kálmán: A két koldusdiák, romano, (Bp., 1885).

Fonto redakti