Mikalaj Lukaŝenka

filo de prezidento de Belorusio

Mikalaj "Kolja" Aljaksandraviĉ Lukaŝenka, beloruse Мікалай Аляксандравіч Лукашэнка, ruse Николай Александрович ЛукашенкоNikolaj Aleksandroviĉ Lukaŝenko (naskiĝis la 31-an de aŭgusto 2004 en Minsko) estas la tria filo de Aljaksandr Lukaŝenka, la prezidanto de Belorusio.

Mikalaj Lukaŝenka
Persona informo
Naskonomo Мікалай Аляксандравіч Лукашэнка
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 2004 (2004-08-31) (19-jaraĝa)
en Minsko
Lingvoj rusabelorusaanglahispananorma ĉina
Ŝtataneco Belorusio
Familio
Patro Aleksandro Lukaŝenko
Patrino Irina Abelskaja
Frat(in)oj Viktar Lukaŝenka • Dzmitrij Lukaŝenka
Okupo
Okupo universitata studento • heredanto
vdr

Biografio redakti

Frua vivo kaj edukado redakti

 
Mikalaj kun sia patro dum la parado okaze de la Tago de Venko en Moskvo, 2020

Ne ekzistas oficiala informo koncerne la identecon de la patrino de Mikalaj. Tamen, laŭ disvastiĝinta versio, lia patrino estas Irina Abelskaja, iama persona kuracisto de Aljaksandr Lukaŝenka. Aljaksandr Lukaŝenka restas formale edzo de Halina Lukaŝenka, kvankam la paro estas separiĝinta. En 2011 Mikalaj Lukaŝenka eklernis en la mezlernejo de Astraŝicki Haradok. En 2020 li eklernis en la liceo de la Belorusa Ŝtata Universitato[1].

Publika rolo redakti

Lukaŝenka unuafoje aperis publike en 2008. Li allogis grandan atenton de la amasinformiloj ĉar lia patro, prezidanto Aljaksandr Lukaŝenkа, prenis lin kun si al oficialaj ceremonioj kaj ŝtataj vizitoj, ekz. renkontiĝoj kun la venezuela prezidanto Hugo Chávez, la prezidanto de Rusio Dmitrij Medvedev kaj la papo Benedikto la 16-a. En 2013 Mikalaj allogis plian atenton de la amasinformiloj kiam Aljaksandr deklaris, ke li povus iĝi prezidanto de Belorusio, kio elvokis multajn konjektojn en la gazetaro; en aŭgusto 2020, en la tempo de balota kampanjo li diris tamen, ke ne volas, ke Mikalaj prezidantiĝu[2]. En 2015 Lukaŝenko, en la aĝo de 10 jaroj, partoprenis en sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. En junio 2020 li kaj lia patro ĉeestis la paradon okaze de la Tago de Venko sur la Ruĝa Placo[3].

La 23-an de aŭgusto 2020, en la tempo de la protestoj en Belorusio, aperis filmregistraĵoj montrantaj Mikalaj Lukaŝenka ĉe la Palaco de Sendependeco en Minsko, kie li videblas kun sia patro, vestita kiel kontraŭtumulta policisto kaj tenanta pafilon[4][5]. Poste aperis foto montranta Mikalaj kun aŭtomatpafilo, sidanta kun sia patro ĉe la tablo de la registaro en la palaco[6].

Referencoj redakti