Mikale (antikve-greke Μῠκάλη, Mukálē; moderngreke Mikali) dum la antikva epoko estis la nomo de montara duoninsulo ĉe la okcidenta marbordo de Malgrandazio, la nuna Turkio. Ĝi troviĝis norde de la enfluejo de la rivero Meandro en la Egean Maron. La nuna turklingva nomo de la duoninsulo estas Samsun Dağ. Sur la duoninsulo troviĝis interalie la antikvaj urboj Priene, Mileto kaj Efezo. La kruta montaro havas montopintojn de ĝis 1.265 metroj super la marnivelo.

Mikale
Historia regiono
montara sistemo [+]

LandoTurkio

Supermara alteco1 237 m [+]
- koordinatoj37° 40′ 0″ N, 27° 5′ 0″ O (mapo)37.66666666666727.083333333333Koordinatoj: 37° 40′ 0″ N, 27° 5′ 0″ O (mapo)


Mikale (Turkio)
Mikale (Turkio)
DEC

Map
Mikale
Vikimedia Komunejo:  Mount Mycale [+]
vdr

En la markolo inter la montara duoninsulo kaj la insulo Samoso dum la jaro 479 a.K. okazis la historia "Marbatalo de Mikale" inter la grekaj kaj persaj armeaj ŝiparoj.

La historia greka tirano Polikrato, kiu rezidis sur la insulo Samoso, sur la duoninsulo estis logita en kaŝitan kaptejon kaj sekve estis ekzekutita.

37° 40' norde, 27° 5' oriente Mapo