Mike Pompeo

usona politikisto, ministro kaj advokato

Michael Richard Pompeo (naskiĝis la 30-an de decembro 1963) estas usona politikisto kaj advokato, kiu ekde aprilo 2018 funkcias kiel la 70-a usona Sekretario de Ŝtato, do la usona ministro pri eksteraj aferoj. Li estas iama oficiro de la Usona Armeo kaj estro de la Centra Inform-Agentejo de januaro 2017 ĝis aprilo 2018.

Mike Pompeo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de decembro 1963 (1963-12-30) (60-jaraĝa)
en Orange
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater West Point • jura altlernejo Harvard • Los Amigos High School
Subskribo Mike Pompeo
Familio
Edz(in)o Susan Pompeo
Okupo
Okupo advokatoentreprenisto • komerca estro • oficiropolitikisto
TTT
Retejo https://www.whitehouse.gov/people/mike-pompeo/
vdr

Pompeo estis membro de la Usona Domo de Reprezentantoj de 2011 ĝis 2017, reprezentante la 4-an kongresan distrikton de Kansaso. Pompeo estas membro de la teo-partio en la Respublikana Partio.

La usona prezidanto Donald Trump nomumis Pompeon kiel ŝtatsekretario en marto 2018, post maldungo de la antaŭa postenulo Rex Tillerson.