Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Mikelo (Miĥail) T. POPOV (naskiĝis la 14-an de februaro 1925[1], mortis la 20-an de oktobro 1994) estis ukrainia fizikisto kaj matematikisto kaj denaska esperantisto.

Mikelo T. Popov
Persona informo
Naskiĝo 14-an de februaro 1925 (1925-02-14)
Morto 20-an de oktobro 1994 (1994-10-20) (69-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Ukrainio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Denaska esperantisto Jes
vdr

La precipa profesia laborkampo de Popov estis fiziko de la elektrona ŝelo de la atomo kaj biokemio (AIS 1992). Li estis docento de AIS kaj direktoro de ties ukrainia sekcio. En la lastaj jaroj li profesoris ĉe la Esperanto-katedro de Internacia Instituto de Administro, pri kiu li verkis por la revuo Esperanto de UEA.

Verkoj redakti

  • 1986: Pri Karboksilo, Karboksaco kaj Karboksato, Gundelfingen: 1986. 8 p.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Internacia Sciencista Dokumentaro de AIS, 2a eld. 1992, o. 116.