Malfermi la ĉefan menuon


Miklós Almási [miklOŝ almAŝi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Almási Miklós estas hungara filozofo, instruisto, altlerneja instruisto, verkisto, esteto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio.

Miklós Almási
Persona informo
Naskiĝo 26-an de septembro 1932 (1932-09-26) (87-jara)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara lingvo
Ŝtataneco Hungario
Profesio
Profesio literaturkritikisto • filozofo
TTT
Retejo http://almasi.elte.hu
Information icon.svg
vdr

Miklós Almási naskiĝis la 26-an de septembro 1932 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

Miklós Almási frekventis Sciencan Universitaton Loránd Eötvös inter 1951-1954. En 1957 li eklaboris en la universitato, sed post unu jaro pro la politiko li devis forlasi la laborejon. Li ekinstruis en mezlernejo. Inter 1967-1978 li redaktis revuon. En 1972 li doktoriĝis. En 1978 li estis nomumita universitata katedrestro. Li emeritiĝis en 2002, tamen li ne interrompis la edukadon. Li ricevis premiojn 4-foje. Li havas edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.

Verkaro (elekto)Redakti

  • A modern dráma útjain (Laŭ vojoj de la moderna dramo) (1962)
  • Maszk és tükör (Masko kaj spegulo) (1966)
  • Például a szirup (Ekzemple la sirupo) (1979)
  • The Philosophy of Appearances (1989)
  • A szőke nő. Őrült mesék (La blondulino. Frenezaj fabeloj) (2001)
  • Hová tűnt az a rengeteg pénz? Válságkönyv (2009)

FontojRedakti