Miklós Bánovszky

Miklós Bánovszky [miklOŝ bAnovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bánovszky Miklós estis hungara pentristo.

Miklós Bánovszky [1] naskiĝis la 17-an de januaro 1895 en Hungara reĝlando en Besztercebánya (nuntempa Banská Bystrica en Slovakio), li mortis la 10-an de januaro 1995 en Szentendre.

Biografio redakti

Miklós Bánovszky lernis pentroarton en privata lernejon en Munkeno, ekde 1915 en Belarta Altlernejo de Budapeŝto de Imre Révész (pentristo) kaj Aladár Edvi Illés (pentristo). Li batalis dum la 1-a mondmilito, en 1918 li daŭris la lernadon de István Réti en la altlernejo. Ekde 1926 li pentradis en Szentendre, kie li partoprenis en kreo de la Artistkolonio. Foje-foje li pentradis ankaŭ en aliaj lokoj. En 1942 li estis denove soldato. Li pentris portretojn, pejzaĝojn, ĝenrojn. Li ricevis premiojn en 1926 kaj 1995.

Lia libro redakti

  • Egy festő naplója: Bánovszky Miklós visszaemlékezése a szentendrei festészet kezdeteiről, 1926-1947 (1996) - membiografia romano

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • portreto de János Tornyai
  • Sankta Francisko (1926) premiita
  • A régi Püspöki utca (1928)

Ekspozicioj redakti

  • Szentendre, 1985, 1994 (individue)
  • Szentendre, 1979-1990 (grupe)
  • Ankaro, Ateno, 1983 (grupe)

Fontoj redakti