Miklós Bethlen

BETHLEN Miklós (betlen), bethleni, grafo, estis kanceliero de Transilvanujo, historiverkisto naskita en Kisbún la 1-an de septembro 1642 kaj mortinta en Vieno la 27-an de oktobro 1716.

Miklós Bethlen
supremus comes
Bethlen Miklós.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de septembro 1642 (1642-09-01)
en Boiu
Morto 27-an de oktobro 1716 (1716-10-27) (74-jara)
en Vieno
Lingvoj hungarafranca [#]
Ŝtataneco Princlando Transilvanio [#]
Familio
Patro János Bethlen [#]
Patrino Borbala Várady [#]
Infanoj Mihály, Graf Bethlen de Bethlen [#]
Profesio
Okupo politikistoverkisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Bethlen studis en Djulafehervaro kaj Koloĵvaro. En 1661-63 li faris universitatajn studojn en Hejdelbergo, Utrecht kaj Lejdeno. Post mallonga restado 1664 en Anglujo kaj Francujo li venis hejmen kaj li iĝis ĉefkapitano de Udvarhelyszék, sed li loĝis en Betlenszentmiklós, kie inter 1668-73 li konstruigis de si mem planitan kastelon. En 1676 pro komplotsuspekto unu jaron li estis en malliberigita. Li iĝis departamentestro de Máramaros kaj en 1689 registara konsilanto. En 1691 li iĝis kanceliero, en 1696 li ricevis rangon de grafo.

Ĉefaj verkojRedakti

  • Mémoires historiques contenant l'histoire des derniers troubles de Transylvanie (Amsterdam, 1736, magyarul: B. M. emlékrajzai Toldy Ferenc kiadásában, Pest, 1864);
  • B. M. Önéletírása (kiadta Szalay László Magy. Tört. Eml., II-III. Pest, 1858- 60);
  • B. M. rabságában írt emlékiratai, imádságai, 1704-1714 (közzétette Szádeczky Lajos, Bp., 1923);
  • B. M. Önéletírása (Magy. Századok, Tolnai Gábor kiadása, Bp., 1943);
  • B. M. Önéletírása (I-II, V. Windisch Éva gondozásában és jegyzeteivel, Tolnai Gábor bevezetésével, az Imádságoskönyv szövegét is tartalmazza, Bp., 1955).

FontoRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

  • Bethlen Miklós művei [1]
  • BIBLIOTHECAE SAMUELIS COM TELEKI DE SZEK Pars Tertia, SCIPTORES RERUM HUNGARICARUM ET TRANSILVANICARUM COMLEXA, CUM CATALOGO LIBRORUM HUNGARIC. CONJUGIS DESIDERATISSIMAE SUSANNAE COM. BETHLEN DE IKTAR. ACCEDUNT SUPPLEMENTA CATALOGI PARTIS PRIMAE ET SECUNDAE. VIENNAE, MDCCCXI. TYPIS ANTONII PICHLER. [2][rompita ligilo]