Miklós Bojkó [miklOŝ bojkO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bojkó Miklós estis hungara inĝeniero pri arbaro, altlerneja instruisto, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (2004).

Miklós Bojkó
Persona informo
Naskiĝo 1928
en Ĉeĥoslovakio Ruske Pole (Ĉeĥoslovakio)
Morto la 14-an de julio 2009
en Ukrainio Uĵhorodo (Ukrainio)
Okupo
Okupo akademiulo
vdr

Miklós Bojkó[1] naskiĝis en 1928 en Ruske Pole (Ĉeĥoslovakio, nuntempe en Ukrainio), li mortis la 14-an de julio 2009 en Uĵhorodo (Ukrainio).

Biografio redakti

Miklós Bojkó apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio, baldaŭ en Sovetunio, fine en Ukrainio. Li estis docento de nacia universitato de Uĵhorodo en 1971, poste li profesoriĝis en 1992. Li estis ankaŭ katedrestro kaj dekano. En 1990 li doktoriĝis en la Hungara Scienca Akademio. Liaj ĉeftemoj estis arbara protekto kaj senarbarigo en la Karpata Baseno, ekonomiaj rilatoj inter Ukrainio kaj Hungario, struktura reformo de ekonomiaj kondiĉoj de Transkarpatio, efiko de senarbarigo sur akva mastrumado en Transkarpatio kaj Granda Hungara Ebenaĵo, fine disvolvo de inundaj riskoj. Li publikigis pli ol 146 sciencajn artikolojn, plejparte en la ukraina. Li enkondukis novajn procedojn por senarbarigo kaj industria lignoprilaboro kaj li skizis vidpunktojn de la arbarkulturo de Transkarpatio por la periodo 2002-2020. Li plurfoje kritikis la netaŭgojn de la aktuala arbara administrado kaj plurfoje altiris la atenton pri ligoj inter la intensa senarbarigo kaj la inunda risko. Li ofte partoprenis en aranĝaĵoj pri konferencoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A territoriális erdőipari komplexumok fejlesztésének szervezési és gazdasági mechanizmusai (disertaĵo por doktoriĝo, 1990)

Fontoj redakti

Referencoj redakti