Miklós Brodszky

usona komponisto

Miklós Brodszky [miklOŝ brodski], origine ruse Николай Бродский, laŭ hungarlingve kutima nomordo Brodszky Miklós, angle Nicholas Brodszky estis rusiana-hungara-usonana komponisto.

Miklós Brodszky
Persona informo
Naskonomo Николай Бродский
Naskiĝo la  20-an de aprilo 1905(nun 1905-04-20)
en Rusio Odeso (Rusa Imperio)
Morto la 24-an de decembro 1958
en Usono Holivudo (Los Angeles, Kalifornio, Usono)
Ŝtataneco Rusia ImperioHungarioUsono
Okupo
Okupo komponistokantoverkisto • filmkomponisto
vdr

Miklós Brodszky [1] naskiĝis la 20-an de aprilo 1905 en Odeso (Rusa Imperio), li mortis la 24-an de decembro 1958 en Holivudo (Los Angeles, Kalifornio, Usono).

Biografio redakti

Miklós Brodszky estis naskita en Odeso de hungaraj gepatroj kaj li parolis hungare dum sia tuta vivo. Li frekventis komence muzikan lernejon, poste en nacia muzikejo en Budapeŝto, fine en Romo li lernis muzikon. Li vivis en Budapeŝto (1928–1929), Berlino (1929-1933), Vieno (1933–1938). En Budapeŝto li estis pianisto en kafejo, sed li ankaŭ komponadis, lia unua opereto estis prezentita en 1929. En Berlino kaj Vieno liaj komponaĵoj jam estis internacie konataj. Li vivis en Londono (1938–1949), poste en Usono, kie li estis kafeja pianisto, komponisto. Brodszky ĉiam bezonis helpon de organizantoj. Iu taksis lin "preskaŭ-analfabeto."

Kvin el la komponaĵoj de Brodszky estis nomumitaj por Akademia Premio en Usono:

  • 1950, "Be My Love"
  • 1951, " Scivolas Kial "
  • 1952, "Because You're Mine"
  • 1953, "My Flaming Heart"
  • 1955, "I'll Never Stop Loving You".

Elektitaj operetoj redakti

  • Szökik az asszony (1929)
  • A kék lámpás (1933)
  • Dinasztia (1938)

Elektitaj filmaj muzikoj redakti

  • A derék bűnöző (1931)
  • Freedom Radio (1941)
  • The Toast of New Orleans (1950 kun kantado de Mario Lanza)
  • Love Me or Leave Me (1955, kandidato al premio Oscar)

Fontoj redakti