Miklós Esterházy (palatino)
Grafo Miklós (Nikolao) ESTERHÁZY [miklOŝ esterhAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Esterházy Miklós estis hungara politikisto, palatino, reĝa juĝisto. Lia nobela antaŭnomo estis galánthai (de Galántha), lia filino estis Anna Julianna Nádasdy.
Miklós Esterházy [1] naskiĝis la 8-an de aprilo 1583 en Hungara reĝlando en Galánta (nuntempa Galanta en Slovakio). Li mortis la 11-an de septembro 1645 en Nagyhöflány (nuntempa Großhöflein en Aŭstrio).
Biografio
redaktiMiklós Esterházy ŝanĝis kredon de luteranismo al katolikismo en 1601. Li lernis en Supra Hungarujo kaj Vieno. Baldaŭe li vivis en kortego de István Bocskai, poste ekde 1609 en Kassa. En 1612 li edziĝis baldaŭe havanta filon. En 1614 li ricevis la rangon barono kun bieno en Regéc. Baldaŭe li estis laŭvice estro de 3 departementoj, krome reĝa juĝisto inter 1622-1625, poste palatino. Li denove edziĝis en 1624 pro frua morto de la edzino, baldaŭe li havis 9 gefilojn. Li ricevis Ordenon de la Ora Ŝaffelo en 1628. Li strebis por unuiĝo de la hungariaj partoj sub la Habsburgoj, tiu politiko kreis multe de malamikoj.