FELEKY Miklós estas hungara aktoro, reĝisoro, teatrodirektoro naskita en Nagygalambfalva la 18-an de decembro 1818 kaj mortinta en Budapeŝto la 16-an de marto 1902. Li estis la edzo de aktorinoj Flóra Munkácsy kaj Amália Szákfy-Szabó.

Miklós Feleky
Persona informo
Naskiĝo 18-an de decembro 1818 (1818-12-18)
en Komunumo Porumbeni (Harghita)
Morto 16-an de marto 1902 (1902-03-16) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Flóra MunkácsyAmália Szákfy-Szabó
Okupo
Okupo aktoro • reĝisoro • teatrestro
vdr

Biografio redakti

En 1837 Feleky estis sufloro, pli poste aktoro en la trupo de László Szigetvári. Li ludis en trupo de Elek Pály en 1838 en Kolozsvár, Dávid Kilényi, en 1840–44 en Brassó, Zalatna, Marosvásárhely. En 1844 li iĝis direktoro kaj li ludis en Kolozsvár, Debrecen, Nagybecskerek. En 1852 kontraktis lin la Nacia Teatro. Li estis direktoro en 1884 de la Várszínház, en 1885 en la Teatro de strato Gyapjú, sed li malsukcesis per ambaŭ. En 1877 li ricevis la ordenon Francisko Jozefo la 1-a. Li estis vicprezidento de la Országos Színészegyesület (Landa Aktorasocio). Li verkis kelkajn komediojn, sed ili ne estas gravaj. Li tradukis preskaŭ 60 teatraĵojn el la germana kaj franca lingvoj.

Ĉefaj roloj redakti

  • Percival (Halm: Griseldis);
  • Marteau (Sardou: Idegesek);
  • Marecat (Sardou: Jó barátok);
  • Mortsoff (Barrière: Völgy lilioma);
  • Lajtos (Szigligeti E.: Strike);
  • Tamás (Sh.: Lear király);
  • Szirtfoky (Szigligeti E.: Nőuralom);
  • Dromio (Sh.: Tévedések vígjátéka).

Elektitaj trupanoj redakti

Literaturo redakti

  • Szász K.: Várszínházi emlékek (1921).

Fonto redakti