Miklós Hosszú [miklOŝ hosU], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hosszú Miklós estis hungara matematikisto, profesoro.

Miklós Hosszú
Persona informo
Naskiĝo 7-an de marto 1929 (1929-03-07)
en Somogyszob
Morto 4-an de junio 1980 (1980-06-04) (51-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo matematikisto
vdr

Miklós Hosszú [1] naskiĝis la 7-an de marto 1929 en Somogyszob. Li mortis la 4-an de junio 1980 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Miklós Hosszú frekventis kalvinanan gimnazion en Csurgó, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Eötvös Loránd en 1951. Ekde 1950 li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn. Post siaj studoj li instruis en Universitato de Miskolc (ankaŭ universitata institutestro), kie en 1963 li estis nomumita docento, en 1965 universitata profesoro. En 1957 li kandidatiĝis, en 1958 li doktoriĝis en Universitato Kossuth Lajos, en 1964 li doktoriĝis antaŭ Hungara Scienca Akademio. Inter 1972 kaj 1980 li instruis en kampuso de agrara universitato en Gödöllő. Li multe okupiĝis pri funkcio (matematiko) kaj komputilaj programoj. En 1954 li ricevis premion.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A biszimmetria függvényegyenletéhez (1952)
  • A Generalization of the Functional Equation of Distributivity (1959)
  • Lineáris programozás (1964) - lernolibro
  • Műszaki-gazdasági szélsőérték-feladatok (1974) - studenta lernolibro
  • Matematika. 2. Függvénytan (1980) - studenta lernolibro

Fontoj redakti