Miklós József Esterházy

Miklós József Esterházy [miklOŝ jOĵef esterhAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Esterházy Miklós József, estis hungara duko, magnato, oficiro, ĉambelano, kaj framasono [1], [2], [3], [4]. Lia distinga nomo en la hungara lingvo estas "la unua" (I.), krome li ricevis la epiteton "luma" pro ŝato de granda pompo. Lia nobela antaŭnomo estis galántai. Lia frato estis Pál Antal Esterházy (1711), lia nepo estis Miklós Esterházy.

Miklós József Esterházy
Persona informo
Naskiĝo 18-an de decembro 1714 (1714-12-18)
en Vieno
Morto 28-an de septembro 1790 (1790-09-28) (75-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro József Esterházy
Patrino Maria Octavia, Freiin von Gilleis zu Theras und Sonnenberg
Frat(in)oj Paul II Anton, Prince Esterházy • Maria Jozefa, Gräfin Esterházy de Galántha
Edz(in)o Elisabeth Weißenwolf
Infanoj Mária Anna Esterházy • Anton I, Prince Esterházy
Okupo
Okupo soldatokomponisto
vdr

Miklós Esterházy [5] naskiĝis la 18-an de decembro 1714 en Vieno. Li mortis la 28-an de septembro 1790 en Vieno.

Biografio redakti

Miklós József Esterházy lernis en Leiden kaj en sia naskiĝurbo. Li aĝis 23, kiam li edziĝis, post jaroj li havis 4 gefilojn. En 1741 li aliĝis al armeo de Habsburga Imperio, kie li frue estis kolonelo, krome li ricevis la titolon ĉambelano. Li batalis ekzemple en Silezio kaj Nederlando, kaj li havis altajn rangojn. En la Sepjara milito li havis propran regimenton, kaj pro la heroeco li ricevis 2 premiojn. En 1762 li heredis riĉaĵojn, samtempe li estis nomumita departementestro de Sopron. En 1763 li ricevis Ordenon de la Ora Ŝaffelo. Li konstruis imponan Kastelon Esterházy, kiu estis preta en 1766. La konstruaĵo estas konata kiel „hungara Versailles“, kaj ĝi havas similecojn kun Palaco Schönbrunn en Vieno. Post la finkonstruo li aranĝis grandajn koncertojn, amuzadajn vesperojn kun partopreno de Maria Tereza de Aŭstrio, Joseph Haydn kaj Goethe.

Fontoj redakti