Miklós Jankovich [miklOŝ jankoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jankovich Miklós estis hungara artkolektanto, historiisto, bibliografo, membro honora de Hungara Sciencista Societo (1831).

Miklós Jankovich
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1772 (1772-01-02)
en Peŝto
Morto 18-an de aprilo 1846 (1846-04-18) (74-jaraĝa)
en Peŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo historiisto • klasikisto • verkistoarkeologo • artkolektanto
vdr

Miklós Jankovich [1] naskiĝis la 2-an de januaro 1772 en Pest (urbo). Li mortis la 18-an de aprilo 1846 en Pest.

Biografio redakti

Miklós Jankovich frekventis gimnazion en urbo Pest, poste li studis en Reĝa Jura Akademio (Pozono). Ekde 1793 li estis notario, baldaŭe li okupiĝis nur pri la familia bieno en Rácalmás. En 1798 li edziĝis, poste apud Szalkszentmárton li ne nur okupiĝis pri la bieno, sed ankaŭ pri kolektado de artaĵoj. En 1814 li vidviĝis, poste li denove edziĝis. Li helpis fondojn de Hungara Sciencista Societo kaj Teatro Magyar. En 1836 la parlamento aĉetis lian grandan kolektaĵon. Tiu ago helpis lin eviti la bankroton, tamen li daŭris la kolektadon, kiu kaŭzis faktan bankroton.

Verkaro (elekto) redakti

  • Magyar szó-nemzés ötven példákban, (1812)
  • De fictita Hungariae corona in gazophylacio caesario Vindobonensi seposita et Stephano Botskai erronee attributa, (1825)
  • Magyar hajdankor emlékeinek jeles gyűjteményét hazájának mély tisztelettel ajánlja, (1830)
  • Közönséges magyar könyvtár 1533–1830,
  • Nemzeti dalok gyűjteménye manuskripto pri hungaraj popolkantoj

Fontoj redakti