Miklós Káplár [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Káplár Miklós estis hungara pentristo.

Miklós Káplár
Memportreto de Miklós Káplár
Memportreto de Miklós Káplár
Persona informo
Naskonomo Káplár Miklós
Naskiĝo 1-an de junio 1886 (1886-06-01)
en Hajdúböszörmény
Morto 7-an de aprilo 1935 (1935-04-07) (48-jaraĝa)
en Hajdúböszörmény
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Desegnaĵo de Miklós Káplár: A róma-villa (1926)

Miklós Káplár [1] naskiĝis la 1-an de junio 1886 en Hajdúböszörmény, li mortis la 7-an de aprilo 1935 en Hajdúböszörmény.

Biografio redakti

Miklós Káplár estis paŝtisto en sia naskiĝurbo, poste buĉisto en Budapeŝto. Komence li estis memlernanto pri pentrado, ekde 1914 li studis kun speciala permeso en Reĝa Belarta Altlernejo. Liaj plej gravaj instruistoj estis Tivadar Zemplényi kaj István Réti. Inter 1920 kaj 1927 li plej ofte pentradis en ateliero de József Rippl-Rónai en Kaposvár, pli malofte en artistkolonio en Hortobágy. Li mortis kiel malriĉulo.

Ekspozicioj redakti

  • Hajdúböszörmény (1920)
  • Debrecen (1923, 1930)
  • Budapeŝto (1928, 1931)

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Hortobágyi tanya
  • Korsós csendélet
  • Memportreto (vidu la supran bildon!)
  • Romia vilao (1926, vidu la dekstran bildon!)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti