Miklós Konkoly-Thege

Hungara astronomo, fizikisto, meteologiisto kaj politikisto

Miklós Konkoly-Thege [miklOŝ konkoli-tege], laŭ hungarlingve kutima nomordo Konkoly-Thege Miklós estis hungara astronomo, fizikisto, meteologiisto, politikisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1876). Lia kuzo estis statistikisto Gyula Konkoly-Thege.

Miklós Konkoly-Thege
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1842 (1842-01-20)
en Peŝto
Morto 17-an de februaro 1916 (1916-02-17) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj germanafrancaanglaitalahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Parencoj Sándor Konkoly-Thege
Okupo
Okupo astronomofizikistopolitikisto
vdr
Memortabulo pri Miklós Konkoly-Thege

Miklós Konkoly-Thege [1] Arkivigite je 2012-04-03 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 20-an de januaro 1842 en Pest (urbo). Li mortis la 17-an de februaro 1916 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Miklós Konkoly-Thege frekventis universitaton en sia naskiĝurbo, kie li lernis ekzemple de Ányos Jedlik, fine li plulernis en Berlino. Komence li laboris en la ŝtata administrado, sed iom poste li okupiĝis nur pri astronomio. En 1869 li konstruis observatorion en sia bieno en Ógyalla (nuntempa Hurbanovo en Slovakio), poste li helpis konstrui aliajn observatoriojn en aliaj lokoj. Li aranĝis la meteologian servon en Hungara reĝlando. Inter 1896-1905 li estis parlamenta deputito, kie li okupiĝis pri trafikaj problemoj. En 1890 li emeritiĝis, poste li donacis la observatorion al la hungara ŝtato. Li ricevis diversajn gravajn premiojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • Praktische Anleitung für Anstellung astronomischer Beobachtungen (1883)
  • Az égitestek fizikai alkotásáról (1886)
  • Bevezetés a fotográfiába (Enkonduko al la fotografio) (1891)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti