NAGY Miklós Kund (nadj) rumanuja hungara ĵurnalisto, redaktoro, tradukisto, belartverkisto. Li naskiĝis en Nagyenyed la 6-an de decembro 1943.

Miklós Kund Nagy
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1943 (1943-12-06) (80-jaraĝa)
en Aiud
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkistotradukistoredaktoro
vdr

Biografio redakti

Miklós Kund Nagy finis la mezlernejon en sia naskiĝurbo (1961), akiris dipolomon de instruisto pri la rumana lingvo kaj literaturo en Pedagio Altlernejo de Târgu Mureş (1965). Li instruis en Szentgerice (1965-68), pli poste li estis raportisto, kultura sekciestro ĉe la hungarlingva radio de Târgu Mureş (1968-85), kaj depost ties ĉesigo li laboris en distrikta biblioteko (1985), li estis redaktoro ĉe la Vörös Zászló ĝis 1989. Intertempe li akiris diplomon pri la hungara-franca lingvoj en la Universitato Babeş-Bolyai de Kluĵo (1973). En 1990 li denove laboris ĉe la radio, li estis fondantano de renovigita de KZST; same li estis ekde 1990 interna kunlaboranto de la Népújság, ekde decembro 1991 vicĉefradaktoro; raportisto, dokumentfilmisto de la Videoklip Stúdió. En 1994 li ricevis Népújság Nívódíj (Nivelpremio).

Verkoj redakti

  • Irodalom a marosvásárhelyi rádióban (Kv. 1973);
  • Fehér könyv, kunulaŭtoro (Eventoj en Târgu Mureş en 19-a kaj 20-a de marto 1990, Bp. 1991);
  • Helikoni arcképcsarnok, memorlibro, redak., antaŭparolo (I-II. Mv. 1997);
  • Műterem, 1-a volumo, 1998.
  • Múzsák fellegvára, 2000.
  • Műterem, 2-a volumo, ?
  • Műterem 3-a volumo, 2003.
  • Ketten ülnek, beszélgetnek, 2006.
  • Míg a magnó összekapcsolt…, Intervjuoj, konversacioj, 2008.
  • Szabó Duci - Vivintervjuo, 2008.
  • Bocskai Vince, 2008, Csíkszereda.

Fonto redakti