Miklós László
Miklós László [miklOŝ lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo László Miklós estis hungara (poste usona) aktoro, dramisto, scenaristo. Lia origina nomo estis Nicholaus Leitner.
Miklós László | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Leitner Miklós | |
Naskiĝo | 20-an de majo 1903 en Budapeŝto | |
Morto | 19-an de aprilo 1973 (69-jaraĝa) en Nov-Jorko | |
Lingvoj | hungara • angla vd | |
Ŝtataneco | Usono Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | dramaturgo aktoro scenaristo verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Miklós László [1] naskiĝis la 5-an de majo 1903 (aliaj dokumentoj mencias malsamajn datenojn) en Budapeŝto, li mortis la 19-an de aprilo 1973 en Usono en Novjorko.
Biografio
redaktiMiklós László devenis el germana-juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teatra Akademio en 1924. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro Belvárosi. En la sekvaj jaroj li apartenis al pluraj teatroj, ekzemple en Teatro Renaissance, Gaja Teatro, Teatro Magyar. Tiutempe li ankaŭ verkis skeĉojn, komedietojn, kelkaj el ili estis prezentitaj ankaŭ en Vieno. En 1928 teatra revuo juĝis al li premieton, en 1934 lia teatraĵo ricevis akademian premion. En la sekva jaro li edziĝis. En 1938 li translokiĝis al Usono, kie en la sekva jaro li denove edziĝis. En 1940 li fondis hungarlingvan teatron en Novjorko. Li ricevis ankaŭ usonan ŝtatanecon en 1944.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- Ferenc Molnár: Az ördög - András (en la Gaja Teatro)
- Zsigmond Móricz: Úri muri - drinkejisto (1928 en la Gaja Teatro)
Elektitaj filmaj roloj
redakti- Sonĝoaŭto (1934) – hotelisto
- Úrilány szobát keres (ankaŭ scenaristo, 1937) – edzo
Elektitaj teatraĵoj
redakti- A legboldogabb ember (1934) - premiita verko prezentita en Nacia Teatro (Budapeŝto)
- Illatszertár (1937, el tio scenarlibro The Shop Around the Corner (1940) en Usono, poste kiel You've Got Mail (1998))
Elektitaj scenarlibroj
redakti- Big City (1948)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2017-08-28 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio