Miklós Lacsny

agronomo

Miklós Lacsny [miklOŝ laĉni], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lacsny Miklós estis hungara juristo, gvidanto de magnataj bienoj. Lia nobela antaŭnomo estis folkusfalvi [folkuŝfalvi].

Miklós Lacsny
Persona informo
Naskiĝo la  7-an de decembro 1776(nun 1776-12-07)
en Hungario Vistuk (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 19-an de februaro 1857
en Hungario Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Miklós Lacsny[1] naskiĝis la 7-an de decembro 1776 en Vistuk (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Vištuk en Slovakio), li mortis la 19-an de februaro 1857 en Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Bratislavo en Slovakio).

Biografio redakti

Supozeble Miklós Lacsny akiris juran diplomon en Reĝa Jura Akademio (Pozono). Li estis tabla juĝisto (komprenu plej ofte honora juĝisto) en pluraj lokoj, ankaŭ parlamenta deputito. Inter la 1820-aj kaj 1840-aj jaroj li estis ĉefagronomo de pluraj magnataj bienoj, sed li laboris ankaŭ en la propraj bienoj. Ekde 1828 li interesiĝis pri sukerbetoj. En 1829 li invitis spertulon pri sukeroproduktado el Belgio, en la sekva jaro li establis 2 uzinojn pri produktado de sukeroj. Ili estis la unuaj tiaj produktejoj en Hungarlando. En 1836 li malfermis vendejon pri sukeroj en Pozono. Post 3 jaroj neatendite prezo de la sukero falis, tial li fermis la uzinojn. Li kontribuis en agrikulturaj gazetoj kaj li partoprenis en laboroj de agrikultura organizaĵo. Lia edzino naskis 3 filinojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Utasítás, mely nagyobb területű jószágok igazgatása könnyebbítésére szolgál... (1826, 1844, ankaŭ germane)
  • Egy tagban lévő jószágok kormányzása könnyebbítésére szolgáló oktatás... (1826)
  • Runkelrüben-Zuckermahl-Erzeugung in Ungarn (1832)
  • Czukorrépa (1847)

Fontoj redakti

Referencoj redakti