Miklós Makay

(Alidirektita el Miklós Makai)

MAKAI Miklós (pro. makai) estis hungara reformita pastro kaj verkisto naskita en Orsova la 8-an de oktobro 1905 kaj mortinta Budapeŝto la 17-an de februaro 1977.

Biografio redakti

Miklós Makay finis en la Reformita teologio de Budapeŝto. Kiel stipendiulo li studis en Strasbourg, poste en Montpellier. En 1931 en Ĝenevo en la Instituto Internacia pri Praktika Kristianismo li priokupiĝis socisciencajn problemojn. Inter 1935–39 li estis gvidanto de la Ekumena Junulara Komitato de Hungario. Li organizis la Danub-vala ekumenan konferencon en Budapeŝto. En 1944 li doktoriĝis en Debreceno.

Verkoj redakti

  • A gyakorlati keresztyénség világmozgalma (kun antaŭparolo de László Ravasz, Bp., 1932);
  • A megújhódás útján (Bp., 1940);
  • Ökumenikus kiskáté (Bp., 1941);
  • Az ökumenikus gondolat és a magyar református gyülekezeti élet (disertacio, Debrecen, 1944);
  • Krisztus egyháza és a szociális kérdések (Bp., 1947).

Fonto redakti